Chatou | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
komunumo en Francio | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Urbo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Pariza Regiono | ||
Departemento | Yvelines | ||
Arondismento | Saint-Germain-en-Laye | ||
Kantono | Chatou (ĉefurbo) | ||
INSEE kodo | 78146 [+] | ||
Poŝtkodo | 78400 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | S-ro Christian Murez 2001-2008 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 29 649 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 5 836 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 53′ N, 2° 9′ O (mapo)48.8913888888892.1577777777778Koordinatoj: 48° 53′ N, 2° 9′ O (mapo) | ||
Areo | 5,08 km² ( 508 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Chatou [ŝatu] estas franca komunumo kaj okcidenta pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Yvelines kaj en la Pariza Regiono.
Ĝi havas proksimume 29 000 loĝantojn, kiuj nomiĝas Catoviens.
Geografio
Chatou situas 10 kilometrojn okcidente de Parizo, ĉe la bordo de la Sejno. Ĝi cetere troviĝas 6 kilometrojn el sia subprefektejo Saint-Germain-en-Laye, kaj 10 kilometrojn el sia prefektejo Versailles.
La komunuma teritorio estas tute urbigita, kaj situas ene de buklo de la Sejno. La komunumo havas landlimojn kun Le Vésinet okcidente, Croissy-sur-Seine sude, kaj Carrières-sur-Seine kaj Montesson norde. Je la alia flanko de la Sejno troviĝas Rueil-Malmaison, en la departemento Hauts-de-Seine.

Historio
La nomo de la urbo devenas de iu gaŭla-romiano, Cattus.
La malgranda urbo kaj siaj - tiam - kamparaj pejzaĝoj interesis la impresionistajn pentristojn de la fino de la 19-a jarcento, precipe André Derain, kiu estis naskiĝinta en Chatou.
