Campo de Criptana | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Ciudad Real | ||
Komarko | Manĉa Centro | ||
Poŝtkodo | 13610 | ||
Retpaĝaro | www.campodecriptana.info | ||
Politiko | |||
Urbestro | Santiago Lucas-Torres López-Casero (PP) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 15,048 (2010) | ||
Loĝdenso | 49,76 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 24′ N, 3° 8′ U (mapo)39.406666666667-3.125Koordinatoj: 39° 24′ N, 3° 8′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 707 m [+] | ||
Areo | 302,41 km² (30 241 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Campo de Criptana [kAmpo de kriptAna] (Kamparo de Kriptano) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.
Tiu urbo fieras ke en ĝi troviĝas ventomuelejoj kiuj tiu kiuj aperas en la famkonata epizodo de la romano Don Kiĥoto de Miguel de Cervantes. Fakte restas dek el kiuj tri jam ekzistis en la 16a jarcento.[1]
En la blazono aperas du duonlunoj kiuj legende rilatiĝas al supozataj bataloj (venkoj) kontraŭ islamanoj. Tamen ili povas est ankaŭ stiligoj de la komencaj literoj de la urbonomo. Kie estis iam kastelo estas nun preĝejo.
Loĝantoj
La loĝantoj nomiĝas criptanenses. La censita populacio en 2010 estis de 15.048 loĝantoj kaj la denseco estas de 49,76 loĝ/km².
Situo

Campo de Criptana estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Manĉa Centro en la nordorienta parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 707 m; je 96 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo.
La areo de ties teritorio estas de 302.41 km².
La geografiaj koordinatoj estas 39°24′24″ N 3°07′30″ Ok.
La municipio de Campo de Criptana situantas en la centra areo de la ebenaĵo manĉa. Ties municipa teritorio limas kun la vialĝoj kaj urboj de Alcázar de San Juan okcidente, Tomelloso kaj Arenales de San Gregorio sude kaj Pedro Muñoz oriente, en Ciudad Real; kaj kun la toledaj de El Toboso, Miguel Esteban kaj Quero norde.[2]
Demografio
Oni konstatas, ke dum la 1960-aj jaroj komencis malpligrandiĝi la populacio pro elmigrado al grandaj urboj, kiaj Madrido. Nur jam en la 21a jarcento ĝi rekuperiĝis.
Demografia evoluo de Campo de Criptana inter 1900 kaj 2007 | |||||||||||
1900 | 1910 | 1920 | 1930 | 1940 | 1950 | 1960 | 1970 | 1981 | 1991 | 2001 | 2010 |
7.707 | 10.928 | 12.745 | 14.279 | 15.427 | 15.659 | 14.608 | 13.405 | 13.049 | 13.491 | 13.184 | 15.048 |
Fonto: Oficiala informo de la Nacia Instituto de Statistiko



Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Nuntempe ĉefe servoj (oni zorgas pri atento al handikapuloj) kaj konstruado. Turismo ĉefe al ventomuelejoj.
Historio
Kultura agado
Estas aktiva kultura agado en la urbo kun oficiala municipa muzika bando kaj rokgrupoj kaj nunaj (Maestronic, Grupo Hades, Arcanoise, Deudak, Grupo El Diablo, Rolling Rock Band kaj Dulce Neus), kaj iamaj (Grupo Antártida, Nowba, Grupo Zona Cero, U.B.C., Los Estropeaos, Los Kretonianos kaj Los Calabazas). Estas Municipa Lernejo por Pentrarto, kun diversaj premioj kaj pentristoj. Estas ankaŭ verkistoj, kaj teatristoj. Plej fama estas Sara Montiel, aktorino kaj kantistino.
Vizitindas ĉe placo statuo de Cervantes, tritika deponejo, nun kulturdomo, kavaj loĝejoj kaj ĉefe ventomuelejoj, el kiuj kelkaj funkcias kiel tio kaj kiel muzeo, inter ili unu pri Sara Montiel.
Tipa kulturo
Estas tipaj festoj kaj gastronomio: farunaĵoj, viando, vegetalmikso, dolĉa rizo.
Notoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Municipo de Campo de Criptana (oficiala)
- Sankta Semajno en Campo de Criptana (oficiala) Arkivigite je 2009-02-09 per la retarkivo Wayback Machine
- Biblioteko "Alonso Quijano" (Campo de Criptana) Arkivigite je 2008-03-02 per la retarkivo Wayback Machine
- DIVINUM VITAE :: Enoturismo (Vinoturismo) en Campo de Criptana
- Neoficiala retejo pri Campo de Criptana Arkivigite je 2012-02-14 per la retarkivo Wayback Machine