![]() Kiel legi la taksonomion | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Brassica oleracea convar. oleracea var. gemmifera | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj | ||||||||||||
Variaj | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Burĝonbrasiko aŭ bruselbrasiko (Brassica oleracea convar. oleracea var. gemmifera) estis en 1821 unuafoje kultivita apud Bruselo Belgio kaj rapide fariĝis grava vintrolegomo en Eŭropo. Ĝi estas dujara planto.
La origina nomo estas "Choux de Bruxelles" (Brasiko de Bruselo}.
Burĝonbrasiko estas en Eŭropo precipe kultivata en Nederlando, Francio kaj Britio.
Nutra valoro
Burĝonbrasiko estas riĉa je vitamino C kaj (eble) havas pozitivan efikon dum la malhelpo de kancero (ĉar ili entenas glukozinolatojn).
100 da freŝaj (nekuiritaj) burĝonbrasikoj enhavas:
- Nutra materio
- karbonhidrato: 5 g
- proteino: 4 g
- graso: 0,5 g
- Mineraloj
- Vitaminoj
- Karoteno: 1 mg
- Vitamino B1: 0,12 mg
- Vitamino B2: 0,12 mg
- Vitamino C: 150 mg
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.