Subjekto de Rusia federacio
Brjanska provinco
Брянская область

Flago

Blazono

Flago Blazono
provinco de Rusio
Administrado
Federacia regiono Centra federacia regiono
Administra centro Brjansk
Guberniestro Alexandr Bogomaz

(ekde 28-a de septembro 2015)

Fondita 5-a de Julio 1944
Demografio
Loĝantaro 1278217 loĝantoj
(Stato: 14-a de oktobro 2010)[1]
Loĝdenso 37 loĝ./km²
Oficiala lingvo rusa
Etnoj rusoj (96,3 %)
ukrainoj (1,5 %)
(Stato: 2002)[2]
Geografio
Areo 34857 km²[3]
Pliaj informoj
Horzono UTC+3
Poŝtkodoj 241000–243999
Aŭtokodoj 32
OKATO 15
ISO 3166-2 RU-BRY
Retpaĝaro www.bryanskobl.ru
Situo en Ruslando
Situo en Ruslando
52.9433.28
Koordinatoj: 52° 56′ N, 33° 17′ O (mapo)

La Brjanska provinco (ruse Брянская область) estas provinco de okcidenta Rusio en la Eŭropa parto de la lando. Ĝi fondiĝis en 1944. Laŭ la stato de 2021 en la provinco vivis 1 182 682 loĝantoj sur areo de 34 900 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 34 loĝantoj/km².

Geografia informo

La provinco situanta sur ebenaĵo kaj sur mildaj deklivoj havas 27 distriktojn kaj 7 urbajn distriktojn. Ekde 2006 en la provinco 287 municipoj funkcias (7 urbegaj municipoj, 30 urbaj municipoj, 223 vilaĝaj municipoj). La plej alta punkto estas 288 m. La provinco situas proksime de la fifama Ĉernobil.

Panoramo de Brjansk

La plej gravaj urboj estas Brjansk (424 100) (samtempe industria centro), Klinci (66 100) (industria centro) kaj Fokino (cementoproduktoj). Inter aliaj setlejoj menciindas ekuzemple Suzemka.

Vidindaĵoj

  • La Svenska monaĥejo (ruse Свенский Свято-Успенский монастырь) estas virseksa ortodoksa klostro situanta apud vilaĝo Suponevo, sur alta dekstra bordo de Desna. Ĝi estas arkitektura monumento havanta tutlandan, federalan signifon.

Referencoj

  1. Itogi Vserossijskoj perepisi naselenija 2010 goda. Tom 1. Čislennostʹ i razmeščenie naselenija (rezultoj de la tutrusia censo 2010. Volumo 1. Nombro kaj disigo de la loĝantaro). Tabeloj 5, p. 12–209; 11, p. 312–979 (elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusa federacio)
  2. Naselenie po nacional'nosti i vladeniju russkim jazykom po sub"ektam Rossijskoj Federacii (ruse) (XLS). Itogi Vserossijskoj perepisi naselenija 2002 goda. Alirita 2011-11-01.
  3. Administrativno-territorialjnoe delenie po subjektam Rossijskoj Federacii na 1 janvarja 2010 goda (Administrativ-teritoria grupigo laŭ subjektoj de la Rusia federacio la 1-an de Januaro 2010). (Elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusia federacio)

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.