Bremgarten ĉe Berno
Blazono de Bremgarten
Blazono de Bremgarten
Blazono de Bremgarten ĉe Berno
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distriktoBerno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009Berno
Koordinatoj 46° 58′ 45″ N  26′ 25″ O / 46.97917 °N, 7.44028 °O / 46.97917; 7.44028 (mapo)Koordinatoj: 46° 58′ 45″ N  26′ 25″ O / 46.97917 °N, 7.44028 °O / 46.97917; 7.44028 (mapo)
Nombro de loĝantoj3956
Areo1,90 km²
Alteco490 m super marnivelo
Poŝtkodo3047
Komunumkodo0353
Mapo de Bremgarten
Mapo de Bremgarten
Mapo de Bremgarten ĉe Berno

Bremgarten ĉe Berno (germane Bremgarten bei Bern) estas urbo komunumo en la distrikto Berno en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 3956 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio

Bremgarten ĉe Berno situas en la Svisa Mezlando norde de la urbo Berno, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas, ĉe la bordo de la rivero Aro.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Bremgarten ĉe Berno limas en oriento al la federacia urbo Berno, en nordo al Zollikofen, kaj en nordokcidento kaj okcidento al Kirchlindach.

Trafiko

Per la loka buslinio 21 Bremgarten estas ligita kun la urbo Berno kaj per la linio 33 la komunumo estas ligita kun Worblaufen.

Historio

La unua dokumenta mencio de Bremgarten ĉe Berno datiĝas el la jaro 1180 kiel Bremecart.

En la jaro 1298 Bremgarten estis konkerita de Berno kaj vendita en la jaro 1306 al la Ordeno de Johanitoj, kiu havis residencon en Münchenbuchsee.

En la jaro 1950 la komunumo Bremgarten volas aliĝi al la urbo Berno, kiu tamen malakceptas la peton.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj



This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.