Benzoato de benzilo
Plata kemia strukturo de la Benzila benzoato
Tridimensia kemia strukturo de la Benzila benzoato
Alternativa(j) nomo(j)
  • Fenil-metil estero de la benzoata acido
  • Acarosano
  • Askabiolo
  • Benilato
Kemia formulo
C14H12O2
CAS-numero-kodo120-51-4
ChemSpider kodo13856959
PubChem-kodo2345
Merck Index15,1130
Fizikaj proprecoj
Aspektosub temperaturoj pli altaj ol 20 °C ĝi estas senkolora likvaĵo kun balzama odoro, sub temperaturoj pli altaj ĝi aperas kiel nadloj aŭ flokoj
Molmaso212.25g·mol−1
Denseco1.118g cm−3
Fandpunkto18 °C
Bolpunkto323 °C
Refrakta indico 1,5680
Ekflama temperaturo148 °C
Memsparka temperaturo480 °C
SolveblecoAkvo:Nesolvebla
Mortiga dozo (LD50)1900 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
RiskojR22
SekurecoS25
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj [1][2]
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco 09 – Noca por vivmedio
GHS SignalvortoAverto
GHS Deklaroj pri damaĝojH302, H313, H411
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP264, P270, P273, P301, P312, P312, P330, P391
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Benzila benzoato estas benzila estero de la benzoata acido, senkolora substanco kun milda balzamodoro nature okazanta en kelkaj plantoj tiaj kiaj Cananga odorata, palisandro, cinamomo kaj benzoino[3] Benzila benzoata estas sinteza kemiaĵo uzata kiel odora ingredienco, artefarita aromo, konservaĵo kaj solvanto.

Ĝi same povas esti uzata en la traktado kontraŭ skabio, laŭso kaj kapograto aŭ pedikulozo. Ĝi estas toksa al ektoparazitoj[4] tiaj kiaj Sarcoptes scabiei hominis kaj Pthirus pubis aŭ puba laŭso.

Skabio estas infekto kaŭzata de akaro konata kiel mite sarcoptes scabiei kaj karakteriziĝas per intensa gratado (ĉefe dumnokte), ruĝa makulo kiuj povas rezulti en sekundara infekto. Benzila benzoato estas mortiga kontraŭ tiuj akaroj kaj do ili estas utilaj en la traktado de skabio.

Ĝi same uzatas por traktadode infekto kaŭzata de laŭsoj en la kapo kaj korpo. Benzila benzoato ne estas adekvata elekto por la traktado de skabio pro ĝia iritaj proprecoj. Benzila benzoato estas pura esencoleo okazanta en la volatilaj oleoj de jasmeno kaj odorata kanango.

Sintezoj

Sintezo 1

  • Benzoato de benzilo estas industrie preparata per agado de la benzoila klorido sur benzila alkoholo:

benzoila klorido +benzila alkoholo benzila benzoato +klorida acido

Sintezo 2

  • Preparado de benzila benzoato per traktado de benzila klorido kun natria benzoato:[5]

natria benzoato +benzila klorido benzila benzoato +natria klorido

Sintezo 3

  • Preparado de la ' per traktado de benzaldehido' kaj benzila alkoholo en alkala medio:

numero 3benzaldehido +benzila alkoholo benzila benzoato +akvo

Literaturo

Kunrilataj kemiaĵoj

Vidu ankaŭ

Referencoj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.