Bastono estas stangeto, ĝenerale ligna, kiu utilas por sin apogi, por bati aŭ kiel insigno (episkopa bastono).
Tipoj de bastonoj: promenbastono, lambastono, bastono de policano, de marŝalo, de orkestra direktisto; bilarda, golfa, skiista bastono; pilgrima, paŝtista, aŭgurista, magiista bastono, hokbastono (ŝafista), kalkulbastono, irbastono, manĝbastonetoj, montrobastono, noĉbastono, ordonbastono, regbastono, taktobastono, tuĉbastoneto, kolbasa bastoneto ktp..
Bastoneto signifas en la medicino tiujn lumricevajn ĉelojn, kiuj grandakvante troviĝas en la periferia parto de la retino.
Ĵeti bastonon en la radon signifas estigi malhelpaĵojn.
Vidu ankaŭ
Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri bastono en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Al malsaĝulo ne helpas admono, nur bastono. ” „ Bastono batas, bastono resaltas. ” „ Se peko trafas, eĉ bastono ekpafas. ”
Referencoj
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-15.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.