Atlantik-marbordaj restingaoj
ekoregiono ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

Atlantik-marbordaj restingaoj (Tero)
Atlantik-marbordaj restingaoj (Tero)
Situo de la ekoregiono.

La atlantik-marbordaj restingaoj estas tersupraĵa ekoregiono el la orient-sudamerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de Brazilo. Ĝi estas parto de tutmondaj 200-regiono, la atlantikaj arbaroj, kiuj estas samtempe biodiverseco-riĉaĵejo de Naturprotekto Internacie (angle : Conservation International).Restingaoj estas marbordaj arbaroj kiuj formiĝas sur sablaj, acidaj, kaj malriĉaj grundoj, kaj estas karakterizataj de mezgrandaj arboj kaj arbedoj adaptitaj al sekaj kaj malfertilaj cirkonstancoj tie ĉi trovitaj.

Restingao ĉe Strando Itaguaré, Nacia Parko Restingas de Bertioga, San-Paŭlo.

Priskribo

La ekoregiono kovras areon de 7 900 kvadrataj kilometroj, kaj enhavas plurajn bone difinitajn enklavojn kiuj etendiĝas laŭlonge de la atlantika marbordo ekde la nordoriento al sudoriento, etendiĝantajn ekde la tropikoj al subtropikoj.

La plej norda enklavo troviĝas en la subŝtato de Norda Rio-Grando en nordorienta Brazilo. Aliaj enklavoj situas norde kaj sude de la urbo de Salvador de Bahio kaj apud la elfluejo de Ĵekitinjonja-Rivero en Bahio; norde kaj sude de Rivero Paraíba do Sul en Rio-de-Ĵanejrio; kaj laŭlonge de la marbordo de suda Sankta Katarino kaj Suda Rio-Grando, tiel longe kiel la urugvaja limo.

Minacoj

La restingaaj arbaroj estas ĉirkaŭataj aŭ tre apudaj de grandaj urboj en kiuj turismo estas la ĉefa ekonomia aktiveco. Por ĉiuj tiuj urboj, urba plivastiĝo estas la ĉefa minacanta faktoro por la lastaj restaĵoj de la atlantik-marbordaj restingaoj.

Vidu ankaŭ


Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
NT0101 Araŭkariaj humidaj arbaroj Argentino,  Brazilo
NT0102 Atlantik-marbordaj restingaoj Brazilo
NT0103 Bahiaj marbordaj arbaroj Brazilo
NT0105 Boliviaj jungaoj Bolivio,  Peruo
NT0106 Kaating-enklavaj humidaj arbaroj Brazilo
NT0116 Kokos-insulaj humidaj arbaroj Kostariko
NT0117 Mar-andaj montarbaroj Venezuelo
NT0120 Kubaj humidaj arbaroj Kubo
NT0121 Montarbaroj de orienta Reĝa Kordilero Ekvadoro,  Kolombio,  Peruo
NT0131 Jamajkaj humidaj arbaroj Jamajko
NT0142 Napaj humidaj arbaroj Ekvadoro,  Kolombio,  Peruo
NT0144 Nordorient-brazilaj restingaoj Brazilo
NT0148 Centlaj marĉarbaroj Meksiko
NT0150 Paranaj-paraibaaj landinternaj arbaroj Argentino,  Brazilo,  Paragvajo
NT0151 Pernambukaj marbordaj arbaroj Brazilo
NT0152 Pernambukaj landinternaj arbaroj Brazilo
NT0153 Peruaj jungaoj Peruo
NT0154 Petenaj-verakrucaj humidaj arbaroj Gvatemalo,  Meksiko
NT0160 Marbordaj arbaroj de Serra do Mar Brazilo
NT0162 Ĉiapas-patrinmontaraj humidaj arbaroj Gvatemalo,  Meksiko,  Salvadoro
NT0164 Sud-floridaj rokejoj Usono
NT0165 Sud-andaj jungaoj Argentino,  Bolivio
NT0166 Humidaj arbaroj de sudokcidenta Amazonio Brazilo,  Bolivio,  Peruo
NT0167 Talamankaj montarbaroj Kostariko,  Panamo
NT0176 Verakrucaj humidaj arbaroj Meksiko

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.