Asturlingva Vikipedio | |
---|---|
![]() | |
Retadreso | ast.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | astura |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 28-a de marto 2024 | |
Artikolnombro | 134 195 |
Profundeco | 10.4 |
Paĝoj | 237 550 |
Redaktoj | 4 163 590 |
Uzantoj | 122 444 |
Aktivaj uzantoj | 112 |
Administrantoj | 8 |
Dosieroj | 0 |
La asturlingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la astura lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Wikipedia n'asturianu. La projekto fondiĝis en julio 2004. La 28-an de marto 2024 ĝi enhavas 134 195 artikolojn.
Historio

Vikipedio-teamo vizitanta la Parlamenton de Asturio.

Vikipediistoj kunvenantaj post la premia ceremonio de 2015.
Post ĝia fondo en julio 2004, la asturia Vikipedio atingis 1 000 artikolojn la 1-an de septembro 2004.
En 2015, Vikipedio ricevis la premion Premioj Princino de Asturio pri Internacia Kunlaboro.[1] Parolante ĉe la Asturia Parlamento en Oviedo, la urbo kiu aranĝas la premion, Jimmy Wales laŭdis la laboron de la vikipedianoj en la astura lingvo.[2] La nokton de la ceremonio, membroj de la Fondaĵo Vikimedio kunvenis kun vikipediistoj el ĉiuj partoj de Hispanio, inkluzive la lokan asturian komunumon.
- la tradicia asturia Vikipedia emblemo
- 4-jara emblemo (2008)
- La 10 000-a artikolo estis kreita la 20-an de novembro 2007
- emblemo pro la atingo de 50 000 artikoloj
- 10-jara emblemo (somero 2014)
Vidu ankaŭ
- "Internacia Vikipedio", statistikaj informoj
Eksteraj ligiloj
Notoj
- ↑ Premio Princesa de Asturias de Cooperación Internacional 2015. Fundación Princesa de Asturias. Alirita la 17-an de junio 2015.
- ↑ Los fundadores de Wikipedia destacan la versión en asturian ("La fondintoj de Vikipedio elstarigas la version en la asturia"). La Nueva España. Alirita la 20-an de oktobro 2015.
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.