Andiast | |
---|---|
![]() Blazono de Andiast | |
![]() Andiast | |
former municipality of Switzerland • vilaĝo | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Surselva |
Komunumaro | Ruis |
Koordinatoj | 46° 47′ 0″ N 9° 7′ 0″ O / 46.78333 °N, 9.11667 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 47′ 0″ N 9° 7′ 0″ O / 46.78333 °N, 9.11667 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 228 |
Areo | 13,63 km² |
Alteco | 1178 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7159 |
Komunumkodo | 3611 |
![]() Mapo de Andiast |
Pri la komunumo
Andiast (en germana lingvo Andest) estas komunumo de la komunumaro Ruis kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 228 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
Andiast situas sur teraso teraso ĉe la norda flanko de la valo de Antaŭa Rejno. En nordo la komunuma teritorio etendiĝas ĝis al la kresto de la Glaursaj Alpoj, kie sur Hausstock situas sur alteco de 3158 m s.m. la plej alta punkto de la komunummo, ĉe la trilima punkto inter Andiast, Pigniu kaj Glaruso Sudo. Sudokcidente de Hausstock situas sur la komunuma teritorio la du glaĉeroj Gavriolas-Glaĉero kaj Fluaz-Glaĉero. Ĉe la orienta limo de la komunumo situas baraĵlago Lago de Pigniu. Al la komunumo krom la vilaĝo Andiast mem apartenas la setlejoj Curnengia, Ladinas, Cuolms d'Andiast, Ladral kaj la Alpopaŝtejoj Alp d'Andiast kaj Alp Dadens.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Andiast limas en nordo al Glaruso Sudo (GL), en oriento al Pigniu, en sudoriento al Rueun, kaj en sudo kaj okcidento al Waltensburg/Vuorz.
Trafiko
Andiast situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. Mallarĝa kaj kurba veturebla vojo ĝin konektas kun Waltensburg/Vuorz. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio al Ilanz.
Lingvoj
Oficiala lingvo, kiun parolas la plimulto de la loĝantaro (laŭ la popolnombrado de 1990 89%), estas la romanĉa.
Historio
La unua dokumenta mencio de Andiast datiĝas el la jaro 765 kiel Andeste.[1]
Ĝis 1526 Andiast apartenis al la paroĥo de Waltensburg/Vuorz. Kiam dum la reformacio Waltensburg/Vuorz alprenis la novan kredon, Andias restis katolika kaj fariĝis aparta paroĥo.
La 8-an kaj 9-an de oktobro 1799 rusaj trupoj sub la gvido de generalo Aleksandr Suvorov fuĝis de la armeo de Napoleono trans Paniksopasejo al Grizono kaj pasante tra Andiast rabis la vilaĝon. [2]
Notoj kaj referencoj
- ↑ Fonto: Adolf Collenberg: Andiast en Historia Leksikono de Svislando (2009-07-21)
- ↑ Fonto: Paĝo pri la historio de Andiast en la retejo de la komunummo Arkivigite je 2010-05-22 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Andiast Arkivigite je 2002-06-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Andiast en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Andiast – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|