Adligenswil | |
---|---|
![]() Blazono de Adligenswil | |
Blazono de Adligenswil | |
![]() Rigardo al Adligenswil kaj Meggen ek de Pilato | |
Rigardo al Adligenswil kaj Meggen ek de Pilato | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Lucerno |
Distrikto | Lucerno |
Koordinatoj | 47° 4′ 14″ N 8° 21′ 55″ O / 47.07056 °N, 8.36528 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 4′ 14″ N 8° 21′ 55″ O / 47.07056 °N, 8.36528 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 5472 |
Areo | 6,99 km² |
Alteco | 532 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6043 |
Komunumkodo | 1051 |
![]() Mapo de Adligenswil | |
Situa mapo de Adligenswil | |
Pri la komunumo
Adligenswil estas komunumo en la distrikto Lucerno en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 5472 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio
Adligenswil estas setlejaro oriente de la urbo Lucerno. Sudokcidenten la vilaĝo senakvigas la rivereto Würzbach, kiu en Lucerno alfluas al Kvarkantona Lago, nordokcidenten per la rivereto Ron. Krom la ĉefvilaĝo Adligenswil mem, al la komunumo apartenas la setlejoj Dottenberg kaj Stuben.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,99 km², de kiuj 24,3% estas kovritaj de arbaro, 54,5% servas por agrikulturo kaj 19,5% por setlado.[1]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Adligenswil limas en nordo al Dierikon, en nordoriento al Udligenswil, en oriento al Küssnacht, en sudo al Meggen, en sudokcidento al Lucerno, kaj en nordokcidento al Ebikon.
Trafiko
Adligenswil situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la loka busreto de la urbo Lucerno.
Historio
La unua dokumenta mencio de Adligenswil datiĝas el la jaro 1243 kiel Adelgeswiler.
En la 13-a jarcento Adligenswil troviĝis sub la regado de la Abatejo Lucerno kaj la Monaĥjeo Murbach. En la jaro 1291 la majora bieno Adligenswil estis vendita al la Habsburgoj. Inter la bataloj de Morgarten 1315 kaj de Sempach la habsburga influo en Adligenswil konstante malkreskis. En la jaro 1395 kaj 1406 la urbo Lucerno definitive akiris la privilegojn kaj rajtojn pri Adligenswil.
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Adligenswil
- Profilo de la komunumo sur la kantona retejo
- Adligenswil en la Historia Leksikono de Svislando
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Adligenswil – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
- Preĝejo Sankt-Marteno en Adligenswil
- Preĝejo Sankt-Marteno interne
- Plafona fresko en la preĝejo Sankt-Marteno
- Vilaĝocentro de Adligenswil
|