Aŭrobindo
Persona informo
অরবিন্দ ঘোষ
Naskonomo অরবিন্দ ঘোষ
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1872 (1872-08-15)
en Sri Aurobindo Bhawan
Morto 5-an de decembro 1950 (1950-12-05) (78-jaraĝa)
en Pondiĉerurbo
Religio hinduismo vd
Lingvoj bengala angla hindia franca germana hispana vd
Ŝtataneco Brita Hindio Barato Dominio de Barato vd
Alma mater St Paul's School King's College Loreto Convent vd
Subskribo Aŭrobindo
Familio
Gefratoj Barindra Kumar Ghosh Manmohan Ghose vd
Amkunulo Mirra Alfassa vd
Profesio
Okupo poeto tradukisto filozofo eseisto verkisto literaturkritikisto profesoro politikisto ŝtata funkciulo revoluciulo jogano lingvisto vd
Laborkampo filozofio Integral yoga poezio jogo vd
Verkado
Verkoj Savitri 
The Life Divine 
The Synthesis of Yoga 
The Mother With Letters on the Mother 
The Secret of the Veda 
Isha Upanishad 
Essays on the Gita vd
En TTT Oficiala retejo vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj

AŬROBINDO Ghose (bengale: অরবিন্দ ঘোষ, Arabinda Ghosh) aŭ Ŝri Aŭrobindo (naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1872 en Kalkato; mortis la 5-an de decembro 1950 en Pondiĉero) estis barata hinduisma filozofo, mistikisto kaj guruo. En si mem, li ligis la humanistan edukadon kaj la scion de la okcidenta civilizo al la saĝeco kaj spiritaj tradicioj de Hindio.

Liaj leteroj, poemoj kaj filozofiaj verkoj estas subskribitaj Ŝri Aŭrobindo kaj publikigitaj sub tiu nomo.

Vivkuro

Li studis en Universitato de Kembriĝo. Li estis profesoro kaj direktoro de la Publika Edukado de Princlando Vadodara. En la jaroj 1905-1910 li aktivis politike, gvidis naciisman movadon. Lia edzino Mrinalini mortis en 1918.

Unesko proklamis 1972 Jaro de Aŭrobindo.

Spirita vivo

En 1910 retiriĝis finfine de la politika vivo de Bengalio komencante serĉadon de universala sistemo religia. De guruo Lele el la spirita tradicio de nagoj en Maharaŝtro ricevis inicon en la praktikon de kulto al la diino Kalio. En Pondiĉero fondis aŝramon, kie ekloĝis. En 1926 retiriĝis de la publika vivo de la aŝramo. Verkis angle kaj bengale. Kreinto de purnajoga, t.n. integra jogo. Entreprenis provon sintezi klasikan hindan filozofion kun la eŭropa.

Verkaro

Poezio

  • Meditations of Mandavya (1913)
  • Savitri (1950 - 1951)

Kritik-literaturaj publikaĵoj

  • Bankim Chandra Chatterjee (1893 - 1894)
  • The Age of Kalidasa (1902)
  • The Future Poetry (postmorte, 1954)
  • The Foundation of Indian Culture

Aliaj

  • The Life Divine (1939 - 1940)
  • The Synthesis of Yoga (postmorte, 1955)
  • The Ideal Human Cycle (1919, eldono korektita 1950)

Famaj disĉiploj

  • Mira Richard - veninta el Francio sekvantino de la majstro;
  • Ŝri Chinmoy - preskaŭ 20 jarojn pasigis en Pondiĉero (de 1944);
  • Patrino Meera - kiel Kamala Reddy pasigis sian junecon en la aŝramo en Pondiĉero.

Bibliografio

  • A. Purani, Technical Terms of Sri Aurobindo's Philosophy, Karyaloyd 1949
  • Wanda Dynowska, Śri Aurobindo. Pramacierz i jej postaci, Bombaj 1956,
  • M.P. Pandit, The Teaching of Sri Aurobindo, Madras 1959
  • The Integral Philosophy of Sri Aurobindo, ed. H. Chaudhuri, F. Spiegelberg, London 1969
  • V.P. Varma, The Political Philosophy of Sri Aurobindo, Delhi 1990

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.