
20-a arondismento de Parizo | |||
---|---|---|---|
| |||
![]() | |||
arondismento municipa | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
INSEE kodo | 75120 [+] | ||
Poŝtkodo | 75020 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 189 805 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 31 740 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 52′ N, 2° 24′ O (mapo)48.8650611111112.39905Koordinatoj: 48° 52′ N, 2° 24′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 5,98 km² ( 598 ha) [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
La 20-a arondismento (france XXe arrondissement) estas la lasta el la dudek arondismentoj de Parizo. Ĝi troviĝas sur la dekstra bordo de la Sejno, kaj laŭ la stato de 2021 en la arondismento vivis 189 805 loĝantoj sur areo de 5,98 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 31 740 loĝantoj/km².
Tie situas la tre diverskolora kvartaloj Ménilmontant kaj Belleville, kiu gastigis plurajn alvenojn da enmigruloj depost la mezo de la 19-a jarcento. Hodiaŭ, Belleville fariĝas la dua plej grava ĉina kvartalo de Parizo.
Sed la 20-a arondismento estas ankaŭ internacie famkonata pro la tombejo Père-Lachaise, kie oni povas trovi la tombojn de multnombraj famuloj (komponistoj kiel Frédéric Chopin, verkistoj kiel Oscar Wilde, Marcel Proust, pentristoj kiel Pissarro, David, aŭ eĉ popularaj kantistoj kiel Jim Morrison).
Demografio

Jaro | Loĝantaro | Denseco (loĝ. po km²) |
---|---|---|
1872 | 92 772 | 15 503 |
1936 (kulmino) | 208 115 | 34 779 |
1954 | 200 208 | 33 457 |
1962 | 199 310 | 33 307 |
1968 | 188 921 | 31 571 |
1975 | 175 795 | 29 378 |
1982 | 171 971 | 28 738 |
1990 | 184 478 | 30 829 |
1999 | 182 952 | 30 574 |
Vidindaĵoj
- Parc de Belleville
- Tombejo Père-Lachaise
- Belleville (Parizo)
- Ménilmontant