
16-a arondismento de Parizo | |||
---|---|---|---|
| |||
![]() | |||
arondismento municipa | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
INSEE kodo | 75116 [+] | ||
Poŝtkodo | 75016 • 75116 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 162 061 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 20 488 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 52′ N, 2° 17′ O (mapo)48.8636111111112.2764888888889Koordinatoj: 48° 52′ N, 2° 17′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 7,91 km² ( 791 ha) [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
La 16-a arondismento (france XVIe arrondissement) estas unu el la dudek arondismentoj de Parizo. Ĝi troviĝas sur la dekstra bordo de Sejno, kaj laŭ la stato de 2021 en la arondismento vivis 162 061 loĝantoj sur areo de 7,91 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 20 488 loĝantoj/km².
Oni ofte rigardas ĝin kiel la plej riĉa kaj la plej burĝa areo de Parizo. La 16-a arondismento estas la sola pariza arondismento kun du apartaj poŝtkodoj : 75016 sude kaj 75116 norde.
La arondismento entenas la faman avenuon Foch, kiu estas la plej larĝa vojo de la franca ĉefurbo kaj cetere unu el la plej luksaj. La kvartaloj Auteuil kaj Passy, ĉefe dediĉita al loĝejoj, ankaŭ situas tie. La 16-a arondismento gastigas multajn ambasadejojn. En la 16-a arondismento situas la stadiono Parc des Princes (tio estas la oficiala stadiono de la pariza futbala teamo Paris Saint-Germain), sed ankaŭ la stadiono Roland Garros.
La bosko de Boulogne, okcidente de la arondismento, administre apartenas al ĝi.
Demografio

Jaro | Loĝantaro | Denseco (loĝ. po km²) |
---|---|---|
1872 | 43 332 | 5 523 |
1954 | 214 042 | 27 280 |
1962 (kulmino) | 227 418 | 28 985 |
1968 | 214 120 | 27 290 |
1975 | 193 590 | 24 674 |
1982 | 179 446 | 22 871 |
1990 | 169 863 | 21 650 |
1999 | 161 773 | 20 619 |
Vidindaĵoj

Servoj
- Lycée Janson-de-Sailly
- Lycée Saint-Louis-de-Gonzague
- International School of Paris
Ĉefaj stratoj aŭ placoj
- Trocadéro
- Musée national de la Marine
- Musée de l'Homme
- Musée national des Monuments français
- Musée du Cinéma Henri Langlois
- Théâtre national de Chaillot
- Avenuo Foch
- Placo Charles-de-Gaulle kaj Triumfa Arko de Parizo (parte)