Ĥuzdar
urbo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 141 395  (2017) [+]
Geografio
Geografia situo 27° 48′ N, 66° 37′ O (mapo)27.866.616666666667Koordinatoj: 27° 48′ N, 66° 37′ O (mapo) [+]
Alto 1 237 m [+]
Ĥuzdar (Baluĉistano)
Ĥuzdar (Baluĉistano)
DEC
Ĥuzdar
Ĥuzdar
Situo de Ĥuzdar
Ĥuzdar (Pakistano)
Ĥuzdar (Pakistano)
DEC
Ĥuzdar
Ĥuzdar
Situo de Ĥuzdar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Khuzdar (city) [+]

Ĥuzdar, urdue خُضدار‎ estas urbego en provinco Baluĉistano (Pakistano), kie ĝi estas ĉefurboj de samnomaj kantono kaj distrikto.

Moskeo en Ĥuzdar

Bazaj informoj

Geografio

Ĥuzdar situas sur altebenaĵo en mallarĝa valo laŭ maldektra bordo de la rivero en suda Pakistano. Kveta troviĝas 240, Sukur 333, Karaĉio 426, Hajderabado 443, Multano 602, Fajsalabado 796, Peŝavaro 836, Rawalpindi 911, Lahoro 912, Islamabado 921 kilometrojn (aere) .

Historio

Ĥuzdar estas grava historia urbo, la karavanoj iris tra la urbo al la Araba Maro. Ekde la 17-a jarcento ĝi apartenis al Regno de Kalat. En la malfrua 19-a jarcento serio de ribeloj okazis. La brita dominado okazis ĝis 1947, poste la minoritataj hinduoj translokiĝis al la alia nova ŝtato Barato, samtempe muslimoj alvenis ankaŭ en tiun urbon. La kantono estis kreita en 1974, pli frue la teritorio apartenis al Kalat.

Loĝantaro

Loĝantaro
1972198119982017
3 36230 88793 060182 927

Pli ol 99% de la loĝantoj estas islamanoj kaj ili parolas en kelkaj lokaj lingvoj.

Ekonomio

Ĥuzdar estas merkata centro por lanoj. Ĉe la apudaĵo estas loko de trovejo pri baritoj, ties prilaboroj okazas proksime.

Eduko

En Ĥuzdar altlernejo kaj edukejo por inĝenieroj funkcias.

Trafiko

Mapo pri vojoj de Pakistano, kie estas videbla Ĥuzdar
Fervojaj linioj en Pakistan, kie estas videbla ankaŭ Ĥuzdar

El Ĥuzdar kuras ĉefŝoseoj al la Araba Maro (tra Turbat), Karaĉio, Sukur kaj Kveta. La urbego havas nur proponitan fervojan linion. La plej proksima funkcianta fervojo estas en Ĝakobabad. En Ĥuzdar malgranda flughaveno funkcias, La plej proksima internacia flughaveno en Kveta funkcias.

Klimato

Malgraŭ tiu alteco Ĥuzdar situas en arida klimato (BWh) laŭ klimata klasifiko de Köppen kun tre malalta pluvokvanto. La jara precipitaĵo estas nur 252 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen iom pli dum la musono en julie kaj aŭguste. La averaĝa jara temperaturo estas 21,5 °C.

Vidindaĵoj

Fontoj

  • WikiTrans
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.