Ĉinlingva Vikipedio
Retadreso zh.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo ĉina
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 26-a de marto 2024
Artikolnombro 1 411 364
Profundeco 209.3
Paĝoj 7 663 122
Redaktoj 81 729 483
Uzantoj 3 489 702
Aktivaj uzantoj 7 422
Administrantoj 63
Dosieroj 66 719

La ĉinalingva Vikipedio (ĉine simpligite 中文維基百科 respektive tradicie 中文维基百科) estas ĉinlingva aŭtonomeca eldono de Vikipedio. Komencita en oktobro 2002, la ĉinlingva vikipedio havis pli ol 270 000 artikolojn en septembro 2009 kaj pasis la limon de 400 000 komence de februaro 2012. Ĝi havas 72 administrantojn, inkluzive de 29 el ĉeftera Ĉinio, 18 el Tajvano kaj 15 el Honkongo.

La ĉinlingva vikipedio estas la tria plej larĝa reta ĉinlingva enciklopedio post Hudong kaj Baidu Baike.

Aŭtomata konvertiĝo inter tradicia kaj simpligita ĉinaj karakteroj, kaj dialektaj vortoj

mapo de la ĉinaj lingvoj
Variaĵo Ĉina nomo iso
Simpligita简体zh-hans
Tradicia繁體zh-hant
Simpligita kaj uzanta ĉefterajn ĉinajn terminojn大陆简体zh-cn
Tradicia kaj uzanta Tajvanaj terminoj台灣正體zh-tw
Simpligita kaj uzanta Singapurajn kaj Malajziajn terminojn马新简体zh-sg
Tradicia kaj uzanta Honkongajn terminojn香港繁體zh-hk
Tradicia kaj uzanta Makaajn terminojn澳門繁體zh-mo

Vikipedioj en aliaj lingvoj de la ĉina lingvaro

Aparte de la norma ĉina lingvomandarena lingvo, ĝis nun ses lingvoj de la ĉina lingvaro estis konsiderataj kaj sufiĉe malsamaj de la norma ĉina kaj havantaj sufiĉe grandan parolantaron por pravigi la kreon de apartaj vikipedioj en ili:

VP-a nomo VP-a kodo Ĉina nomo Lingvo Skribsistemo
Minnana vikipediozh-min-nan:闽南语en la minnana lingvo, uzante la hoklan lingvon de Tajvano] kiel normo. Latina (Pe̍h-ōe-jī)
Kantona vikipediozh-yue:粵語en la kantona lingvo, uzante la norman kantonan, do la dialekton de Kantono kaj Honkongo kiel normo Tradicia
Min-donga vikipediocdo:闽东语en la min-donga lingvo, uzante la dialekton de Fuĝoŭo kiel normo. Latina (Bàng-uâ-cê)
Vua vikipediowuu:吴语en la vua lingvo, uzante la dialektojn de Ŝanhajo kaj de Suĝoŭo kaj aldone klasigan vulingvan literaturon kiel normo. Simpligita
Hakaa vikipediohak:客家話en la hakaa lingvo. Latina (Pha̍k-faa-sṳ)
Gana vikipediogan:赣语en la gana lingvo, uzante la dialekton de Nanĉano kiel normo. Tradicia
Klasika ĉina vikipediozh-classical:文言en la klasika ĉina lingvo. Tradicia


Vidu ankaŭ

  • "Internacia Vikipedio", statistikaj informoj

Eksteraj ligiloj

Emblemoj en aliaj ĉinaj vikipedioj ol en la norma ĉina lingvo


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.