Zulejĥan Bagalova | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | la 2-an de junio 1945 en Setlejo Kara-Balta SSR Kirgizio, USSR | ||||
Lingvoj | rusa vd | ||||
Ŝtataneco | Sovetunio • Rusio vd | ||||
Alma mater | Rusa Akademio de Teatraj Artoj vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro • teatra aktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1961—1997 | ||||
| |||||
Aktorado | |||||
Fama rolo | Sovdat en samnoma spektaklo | ||||
Pluaj premioj | Insigno de Honoro (1971) Veterano de laboro (1984) Honora Artisto de RSFSR (1991) | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Zulejĥan BAGALOVA (cirile : Зулейхан Мутушевна Багалова) naskiĝinta la 2-an de junio 1945, estas populara ĉeĉena aktorino kaj publika figuro. Ŝi estas Popola aktorino de Ĉeĉena-Inguŝa ASSR (1981), Honora aktorino de RSFSR (1991).
Ŝi naskiĝis la 2-an de junio 1945 en vilaĝo Kara-Balta SSR Kirgizio.
En 1961 ŝi komencis labori en Ĉeĉena ŝtata drama Teatro. Ŝi ludis gravan rolon en multaj spektakloj: «La Montulino» (Aset), «La malsanulo pro imago» (Toinette), «Ruzaĵo kaj amoro», «Beŝto» (Busana), «Sovdat kaj Daud» (Sovdat), «Petimat» (Petimat), «Boĵ-Ali» (Zulaj), «Senmortuloj» (Kometa), «La Cido» kaj multaj aliaj.
Socia aktiveco
Ŝi estis trifoje elektita deputiton de urba soveto de Grozno kaj Supera Soveto de Ĉeĉena-Inguŝa ASSR.
En 1997 ŝi kreis Centron por integritaj esplorado kaj promocio de ĉeĉena kulturo «Lam». La Centro realigis plurajn projektojn en ĵurnalismo, edukado kaj aliaj. Estis organizitaj pluraj fotoekspozicioj en Grozno kaj Moskvo («Promenadoj en Grozno» kaj aliaj). Ankaŭ estis kreitaj iuj dokumentaj filmoj («Tradiciaj ĉeĉenaj kantoj», «Tura arkitekturo de Ĉeĉenio», pri vivo de loĝantoj de Grozno en 1990).
Ŝiaj agadoj estas direktitaj por konservo de kultura bazo de ĉeĉena socio kaj evoluo de socia progreso.
Premioj
Ŝi estis premiita per medaloj «100 jaroj de Lenin», «60 jaroj de USSR», «60 jaroj de Ĉeĉena-Inguŝa ASSR», «Veterano de laboro» (1984).
La 14-an de novembro 2000 ŝi estis premiita per speciala diplomo «Tutmonda movado por demokratio» en San-Paŭlo (Brazilo) por aktiva protekto de la homaj rajtoj.
En 2005 ŝi estis inkludita en projekto «Mil virinoj de la Mondo» kiel kandidato por Nobel-premio pri paco.
Eksteraj ligiloj
- В Грозном отметили юбилей заслуженной артистки России Зулай Багаловой
- Катышева М. По пути матери Терезы Arkivigite je 2014-12-15 per la retarkivo Wayback Machine
- О центре «ЛАМ» на сайте Музея им. А. Сахарова Arkivigite je 2014-12-15 per la retarkivo Wayback Machine
- 35 российских женщин выдвинуты в кандидаты на Нобелевскую премию мира
- Zuleikhan Bagalova – Russian Federation Arkivigite je 2012-05-11 per la retarkivo Wayback Machine