Zubřina | |
---|---|
Zubřina en Domažlice | |
rivero • rivereto | |
Bazaj informoj | |
Situo | Regiono Plzeň |
Longeco | 33 km |
Akvokolekta areo | 214 km² |
Fluo | |
Fonto | ĉe Pasečnice (Šumava) |
- Alteco super marnivelo | 552 m |
Enfluejo | al Radbuza |
- Alteco | 355 m |
Altecodiferenco | 197 m |
Geografio | |
Trairataj urboj | Domažlice |
Alfluantoj | |
- Dekstraj | Zahořanský potok |
Zubřina [zubĵina] estas rivereto en regiono Plzeň en Ĉeĥio. Ĝi fontas proksime de vilaĝo Pelechy, fluas unue norden, poste orienten tra la urbo Domažlice kaj denove turniĝas norden. Ĉe la urbeto Staňkov ĝi enfluas en riveron Radbuza[1].
Pri ĝia longo estas diversaj indikoj inter 22 km[1] kaj 33 km[2].
En la malsupra parto, proksimume ekde Domažlice, ĉe taŭga akvonivelo eblas veturi sur Zubřina per sportaj boatoj, sed necesas porti la boatojn trans digetojn, kiuj reguligas la fluon de la rivero.
Inter Domažlice kaj Staňkov la fervoja linio 180 inter Pilseno kaj Furth im Wald sekvas la valon de Zubřina; ĝi dufoje transveturas la riveron.
Zubřina trafluas aŭ preterfluas tra jenaj municipoj kaj vilaĝoj: Pelechy, Stará Pasečnice, Pasečnice, Nová Pasečnice, Havlovice, Bezděkovské Předměstí, Město, Radonice, Milavče, Nahošice, Výrov, Blížejov, Přívozec, Chotiměř, Osvračín kaj en Staňkov II ĝi kunfluiĝas kun Radbuza.
Galerio
- Bezděkovské Předměstí
- Bezděkovské Předměstí
- Bezděkovské Předměstí
Koordinatoj: 49° 32′ 47″ N 13° 3′ 51″ O / 49.54639 °N, 13.06417 °O (mapo)
Notoj
Eksteraj ligiloj
- Vodní stav – Zubřina, Domažlice (ĉeĥe). Arkivita el la originalo je 2014-08-10. Alirita 2013-05-09.