Zsuzsanna Nagy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de marto 1964 (60-jaraĝa) en Baraolt |
Lingvoj | rumana |
Ŝtataneco | Rumanio |
Alma mater | Universitatea de Medicină și Farmacie din Târgu Mureș |
Familio | |
Patrino | Rozália Bede Nagyné |
Okupo | |
Okupo | kuracisto |
NAGY Zsuzsanna [nadj] estas rumania hungara kuracistino, poetino. Ŝi naskiĝis en Baraolt la 29-an de marto 1964. Ŝi estas la filino de pedagogino, lokhistoriistino Rozália Bede Nagyné.
Biografio
Zsuzsanna Nagy akiris diplomon de kuracisto en OGYI de Târgu Mureș (1989). Ŝi doktoriĝis en Oksfordo (1994) laŭ la disertacio Az Alzheimer-kór patológiája. Ŝi publikigis en fakrevuoj Dementia, The Lancet, JNEN. Ŝi prelegis en internaciaj konferencoj (Liverpool 1993; Notingham 1994; Oxford, Cambridge 1995). Ŝi havis literaturan deklamadon (Harminckét sor a boldogságról) el poemoj de Domokos Szilágyi en 1989 Târgu Mureș, en 1990 en Baraolt, en 1993 en Londono. Ŝi publikigis poemon en literatura revuo Szivárvány de Chicago (1991). Ŝi vivas en sia naskiĝurbo.
Fontoj
- Romániai magyar irodalmi lexikon Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Erdélyi magyar ki kicsoda, 2010.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.