Zsuzsanna Dobránszky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 11-an de oktobro 1941 en Munkács (Hungara reĝlando) |
Morto | la 7-an de novembro 2019 en Budapeŝto (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Familio | |
Edz(in)o | Ludoviko Miller |
Infano | Zoltán Miller |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
Zsuzsanna Dobránszky [ĵuĵana dobrAnski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dobránszky Zsuzsanna estis hungara operkantisto (soprano). Ŝia frato estis Zoltán Dobránszky, ŝia edzo estis Lajos Miller.
Zsuzsanna Dobránszky[1][2] naskiĝis la 11-an de oktobro 1941 en Munkács (Hungara reĝlando, nuntempa Mukaĉeve en Ukrainio), ŝi mortis la 7-an de novembro 2019 en Budapeŝto.
Biografio
Zsuzsanna Dobránszky akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1967. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Olga Révhegyi kaj Éva Kutrucz. Post la diplomo ŝi ricevis stipendion de la Budapeŝta Ŝtata Operejo kaj ŝi ricevis membrecon en 1969. Ŝi adiaŭis de la scenejo en 1985. Ŝi naskis filon en 1973.
Lia repertuaro (elekto)
- George Gershwin: Porgy and Bess – Clara
- Pietro Mascagni: Cavalleria Rusticana – Santuzza
- Claudio Monteverdi: La Kronado de Popea – Virtus
- Giacomo Puccini:
- Turandot – titolrolo
- Suor Angelica – strikta monaĥino
- Gianni Schicchi – Nella
- Gioachino Rossini: La barbiro de Sevilo – Berta
- Giuseppe Verdi:
- Il trovatore – Leonora
- Un balo in Maschera – Amelia
- La Forto de la Destino — Doña Leonora di Vargas
- Nabucco – Anna
- Richard Wagner: Die Walküre – Ortlinde
Fontoj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.