Zsuzsa Petress | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de decembro 1928 en Budapeŝto |
Morto | 4-an de marto 2001 (72-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Memorigilo | |
Familio | |
Frat(in)o | István Petress |
Parencoj | Anna Nagy János Gyulai Gaál |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Zsuzsa Petress [ĵuĵa petreŝ], hungare Petress Zsuzsa, Esperante Suzano Petress estis hungara aktorino, kantisto kaj primadono.
Zsuzsa Petress naskiĝis la 11-an de decembro 1928, Budapeŝto - mortis la 4-an de marto 2001, Budapeŝto.
Biografio
Zsuzsa Petress finis la aktoran akademion en 1950 en Budapeŝto, sed ŝi pli frue jam komencis sian aktoran karieron en Operetoteatro (Budapeŝto). Inter 1966–1968 ŝi ricevis rolojn ankaŭ en Nacia Teatro (Győr), Teatro Csiky Gergely (Kaposvár) kaj Nacia Teatro (Miskolc). Ekde 1974 ŝi vivis en Usono, tamen kelkfoje ŝi roladis en Budapeŝto. Ŝiaj kantoj ofte estis aŭdeblaj en Hungara Radio kaj ankaŭ diskoj gardas ŝian kantadojn. Ŝi ricevis premiojn en 1954, 1974 kaj en 1986.
Roloj (elekto)
- diversaj operetoj, ekzemple Imre Kálmán: A csárdáskirálynő (Reĝino de la ĉardaŝo); Luxemburg grófja (Grafo de Luksemburgio)
- diversaj muzikaloj, ekzemple Hegedűs a háztetőn (Violonisto super la tegmento)
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.