Zsuzsa Lehoczky | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Lehoczky Zsuzsanna | ||||
Naskiĝo | 18-an de julio 1936 (87-jaraĝa) en Szeged | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Lajos Tichy vd | ||||
Parencoj | Árpád Lehotay vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Zsuzsa Lehoczky [ĵuĵa lehocki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lehoczky Zsuzsa estas hungara aktoro. Ŝia edzo estis Lajos Tichy.
Zsuzsa Lehoczky naskiĝis la 18-an de julio 1936 en Szeged.
Biografio
Zsuzsa Lehoczky komencis sian karieron en Nacia Teatro (Szeged) jam en 1947, kiel knabino. Inter 1949-1956, kiel plenkreskulo ŝi dancadis samloke. En 1962 ŝi aliĝis al Operetoteatro (Budapeŝto). Ŝi havis edzon, kiu estis konata futbalisto. Ŝi ricevis premion Kossuth en 2004, pli frue ankaŭ aliajn premiojn.
Ŝiaj roloj (elekto)
- 4 kinejaj filmoj inter 1963-1967
- 14 televiziaj filmoj (ankaŭ serioj) inter 1968-2007, ekzemple Barátok közt (Inter geamikoj), 2000
- diversaj teatraj roloj, ekzemple William Shakespeare: Somermeznokta sonĝo; Bizet: Carmen - dancistino; Pongrác Kacsóh: Johano la Brava - kortega damo; Gergely Csiky: Nagymama (Avino); Loewe: My Fair Lady - Eliza Doolittle; Imre Kálmán: Csárdáskirálynő (Reĝino de ĉardaŝo) - Stázi kaj Cecília; Barillet-Grédy: A kaktusz virága (Floro de kakto) - Madame Chouchou
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.