Zsuzsa Kun | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de decembro 1934 en Budapeŝto |
Morto | 24-an de decembro 2018 (84-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Viktor Fülöp • Levente Sipeki |
Infano | 1 |
Okupo | |
Okupo | dancisto • baleta majstro |
Zsuzsa KUN, hungare Kun Zsuzsa estis hungara baletisto kaj baletestro. Ŝia unua edzo estis Viktor Fülöp.
Zsuzsa Kun naskiĝis la 9-an de decembro 1934 en Budapeŝto, ŝi mortis la 24-an de decembro 2018.
Biografio
Zsuzsa Kun lernis baleton de Ferenc Nádasi en Budapeŝta Ŝtata Operejo inter 1943-1949, poste ŝi aliĝis al la trupo samloke. Inter 1950-1952 ŝi plulernis baleton en Moskvo kaj Leningrado. Inter 1972-1979 ŝi estris la baletistojn. Ŝi ricevis premion Kossuth en 1962, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Ŝiaj roloj (elekto)
- Leonid Lavrovskij: Giselle, - titolrolo; Romeo kaj Julieta - titolrolo
- Gyula Harangozó: Romeo kaj Julieta - titolrolo
- Vasilij Ivanoviĉ Vajnonen: La Nuksrompilo - Princino Maria, neĝero, ĉina danco
- László Seregi: Spartacus - Flavia
- Messerer: Cignolago - Odette/Odilia
- Zaĥarov: Baĥĉisaraja fontano (Puŝkin) - Zaréma, Maria
- en filmo en 1964
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.