Zsombor Jéger | |
---|---|
![]() Zsombor Jéger | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de marto 1991 (33-jaraĝa) en Debrecen |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Zsombor Jéger [ĵombor jEger], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jéger Zsombor estas hungara aktoro, infana aktoro, voĉoaktoro.
Zsombor Jéger[1] naskiĝis la 16-an de marto 1991 en Debrecen.

Zsombor Jéger
Biografio
Zsombor Jéger ekde sia aĝo 5 estis infana aktoro en Teatro Csokonai (Debrecen). Li akiris aktoran diplomon en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto) en 2016. Liaj plej gravaj instruistoj estis Réka Pelsőczy, Roland Rába kaj László Bagossy. Li komencis sian aktoran karieron en Teatro István Örkény. Li havis ankaŭ filmajn rolojn.
Liaj teatraj roloj (elekto)
- William Shakespeare:
- Hamleto - aktorreĝo
- Henriko la 4-a -
- Molière: Tartufo – Lőrinc
- Samuel Beckett: Waiting for Godot - knabo
- Antoine de Saint-Exupéry: La eta princo - titolrolo
- Ödön von Horváth: Mesél a bécsi erdő - Erich
- Ferenc Molnár: A hattyú - Arzén
- Ernő Szép: Patika - Jani Jóvér
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)
- A hullamosó szerelme (2009) - urbestro
- Jupiter holdja (2017) - Aryan Dashni
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Timothée Chalamet, Ezra Miller, Anthony Ramos[2]
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)
- Alvilág (serio, 2019) - juna Pista
- Mellékhatás (serio, 2020) - Csula
Fontoj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.