Zsolt Homonnay | |
---|---|
Zsolt Homonnay | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de februaro 1971 (53-jaraĝa) en Kaposvár |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Kölcsey Ferenc Gimnázium • Universitato de Dramo kaj Filmo • Színművészeti Egyetem Szentgyörgyi István Tagozat |
Familio | |
Edz(in)o | Lilla Polyák |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
TTT | |
Retejo | https://www.homonnayzsolt.hu/ |
Zsolt Homonnay [ĵolt homonai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Homonnay Zsolt estas hungara muzikalkantisto. Lia edzino estis Lilla Polyák.
Zsolt Homonnay[1][2] naskiĝis la 28-an de februaro 1971 en Kaposvár.
Biografio
Zsolt Homonnay maturiĝis en gimnazio en Zalaegerszeg en 1989, poste li studis en aktorstudio de Teatro Hevesi Sándor, pli poste li akiris muzikalkantistan diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1997. Lia ĉefinstruisto estis Miklós Szinetár. Inter 2000-2002 li estis muzikalkantisto en Berlino, pli frue kaj poste en pluraj hungaraj teatroj. En 2020 li akiris reĝisoran diplomon en Teatroarta Universitato sekcio Szentgyörgyi István, post unu jaro li ekinstruis en la Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto). Li ricevis premiojn inter 2000-2021. Lia edzino naskis dufoje, baldaŭ ili divorcis.
Liaj teatraj roloj (elekto)
- William Shakespeare: Somermeznokta sonĝo - Oberon
- Leonard Bernstein: West Side Story - Tony
- Andrew Lloyd Webber:
- Jesus Christ Superstar - titolrolo
- Evita - Che Guevara
- Ŝolom Alejĥem: Violonisto sur la tegmento - Tevje
- Hervé: Mam'zelle Nitouche - Champlatreux
- Bertolt Brecht: Trigroŝa opero - Bicska Maxi
- Zoltán Kodály: Háry János - titolrolo
- Imre Kálmán:
- Csárdáskirálynő - Ronald Edwin
- Marica grófnő - grafo Tasziló; Péter Erdődi Török
- A cirkuszhercegnő - Mister X.
Liaj filmaj roloj (elekto)
- Csinibaba (1997) - Giulio
- Two Heart (televida filmo, 2011) - kantisto