Zsigmond Kisfaludi Strobl
Persona informo
Naskiĝo 1-an de julio 1884 (1884-07-01)
en Alsórajk
Morto 14-an de aŭgusto 1975 (1975-08-14) (91-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Parencoj Alajos Strobl
Okupo
Okupo skulptisto artisto

Zsigmond KISFALUDI STROBL [ĵigmond kiŝfaludi ŝtrobl], hungare Kisfaludi Strobl Zsigmond estis elstara hungara skulptisto, profesoro, membro de Societo Szinyei Merse Pál.

Zsigmond Kisfaludi Strobl naskiĝis en la 1-an de julio 1884 en Alsórajk, li mortis en la 14-an de aŭgusto 1975 en Budapeŝto.

Skulptaĵo pri Lajos Kossuth
Kisfaludi Strobl en blanko
Monumento pri Libereco - ĉefverko de Strobl

Biografio

Zsigmond Kisfaludi Strobl lernis la skulptadon inter 1901-1904 en Budapeŝto. Li konatiĝis kun Alajos Stróbl, poste li lernis unu jaron en Vieno, poste en Belarta Altlernejo de Budapeŝto de Antal Lórántfi. Li unue ekspoziciis en 1909. Post 3 jaroj li rondvojaĝis en Eŭropo. Li faris la unuan gravan verkon en 1913. En la 1920-aj jaroj li faris monumentojn pri falintoj de la 1-a mondmilito. Inter 1921-1960 li instruis en la ĉeflernejo. Dum la socialismo li estis ŝatata skulptisto, eĉ Stalino li mendis skulptaĵon. Alia skulptaĵo pri Stalino en Budapeŝto estis detruita en 1956, laŭ opinioj tiu detruo estis la komenco de la revolucio. Li ricevis premion Kossuth en 1950 kaj 1953

Verkoj (elekto)

István Tisza 1926, Debrecen

Emeriko de Hungario 1930, Budapeŝto

Libereco sur Monto Gellért, ĉefverko, estis simbolo de Budapeŝto

Lajos Kossuth en Placo Kossuth Lajos, 1952

Lenino 1968 en Kecskemét kaj Szombathely

Diversaj tombejaj skulptaĵoj

Elektitaj disĉiploj

Rilata temo

Muzeo Omero (Italio)

Fontoj

Hungara Vikipedio

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.