Zseni Várnai | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 25-an de majo 1890 en Nagyvázsony | ||||
Morto | 16-an de oktobro 1981 (91-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Andor Peterdi vd | ||||
Infanoj | Mária Peterdi • Gábor Peterdi vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto • verkisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Zseni VÁRNAI [ĵeni vArnai], hungare Várnai Zseni estis hungara poetino. Ŝia edzo estis Andor Peterdi, ŝia filo estis Gábor Peterdi.
Zseni Várnai naskiĝis, kiel Weisz Eugénia la 25-an de majo 1890 en Nagyvázsony, ŝi mortis la 16-an de oktobro 1981 en Budapeŝto.
Biografio
Zseni Várnai devenis el juda familio. Ŝi frekventis lernejon pri aktorado en Budapeŝto, spite tion ŝi neniam aktoradis. Ŝi edziniĝis al Andor Peterdi en 1909 ŝi kaj kontaktiĝis kun proletoj. En 1911 ŝi komencis sian karieron, tiam poemo aperis en ĵurnalo de laboristoj. Pro la poemo la polico akuzis ŝin. En 1918 tiu poemo estis grava slogeno dum la revolucio. Dum la 2-a mondmilito ŝi akre kontraŭis la faŝismon. Ŝi ricevis diversajn premiojn.
Verkoj (elekto)
- Katonafiamnak! (Al mia soldatofilo!), poemoj, 1914
- Anyaszív (Patrina koro), poemoj, 1918
- Forradalmi versei (Revoluciaj poemoj), 1919
- Én nem mondok le soha a reményről (Mi neniam rezignas pri la espero), 1940
- Válogatott versei (Elektitaj poemoj) 1942
- Egy asszony a milliók közül (Virino inter milionoj), membiografia romano, 1942
- Válogatott versek (Elektitaj poemoj), 1954
- Ének az anyáról (Kanto pri la patrino), 1968
- Áldott asszonyok (Benitaj virinoj), poemoj
En Esperanto aperis
- Hungara Antologio 1933: poeto
Fontoj
- Hungara Vikipedio
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.