Zschachen-muelejo (germane: Zschachenmühle) estas aktuale ne tute dekunuo da ejoj kaj pluraj hektaroj da tereno unuigite en bieno ĉe la enfluo de Reifbach-rojo al Sormitz en Remptendorf, Germanujo. Inter 1933–1945 troviĝis tie sidejo de la turingia landa fajrobrigadista trejniĝejo antaŭ uzo armea inter 1957 kaj 1990. Ekde la mezo de la 1990-aj jaroj posedis ĝin la iama konceptartisto Siddhartha Y Fongi (1936-2012)[1] kaj lia komunumo.
Historio
Pro ĝia deklivo kaj akva riĉeco ekzistis laŭlonge de Sormitz-rivero inter Wurzbach (525 m) kaj Leutenberg (300 m) jam dum la 19-a jarcento pluraj muelejoj antaŭenigitaj per akvoforto. Tiel ankaŭ la malsupre de Wurzbach situanta Zschachen-aĵo konstruitis ĉ. la jaro 1840 unue kiel lignaĵsegejo antaŭ brulkonsumiĝo dufoja. Ĉe ĉiu rekonstruo ĝi pligrandigitis. Finfine ĝi estis gastejo kun pensiono.
Post bankroto de la gastejestrino ĝi servis ekde 1927 kiel ripozumhejmo por fajroestingistoj[2][3]. En 1929 deciditis malfermi surloke modernan lernejon por fajroestingistoj kies solena inaŭguro okazis en marto 1933. La tiama ĉeffajrobrigadisto turingia Ernst Pabst[4] el Leutenberg ege engaĝiĝis la sekvantajn jarojn por plibonigi la sortonde familioj kies viroj akcidentis dum fajroestigado. Dum la Dua mondmilito la trejnejo ankaŭ transprenis devojn pri kontraŭbombatakŝirmado.[5] Post okupiĝo de Turingio fare de la Ruĝa Armeo en julio 1945 la tuto servis kiel 1955 kiel segejo kaj inter 1957 kaj 1990 kazerne. Inter 1964–1967 Nacia Popolarmeo havis tie ĉi piedpilkan klubon ASG Vorwärts Zschachenmühle.[6]
En 1990 la tiama Distrikto Lobenstein kaj implicite ankaŭ Zschachen-muelejo iĝis parto de la Natura parko Turingia Ardeza Montaro-Supra Saale. Komence de la 1990-aj jaroj membroj de la alternativula societo Vereins zur Förderung ganzheitlicher Lebensweise und Kulturpflege e.V. kaj anoj de la Oŝo-movado[7] transprenis la neuzatan nemoveblaĵon kiun ili aĉetis en 1995. De tiam ĝi paŝon post paŝo riparatas.
Nuntempo
Hodiaŭ troviĝas apud la loĝadaj kaj meditadaj ĉambroj de la ne tute 20 daŭraj loĝantoj ankaŭ diversaj porartistaj atelieroj, muzika-dancada laborejo kaj (en la malnova mueleja domo) vendejo por ŝtonoj kun kolekto de mineraloj. Ties plej imponaj ekzempleroj somere parke spekteblas. Eta kamparana muzeo prezentas iaman agrikulturan teĥnikon el al ĉirkaŭaĵoj. Metalrubaj artobjektoj de Mandir Karamol ankaŭ liberaere admirindas.[8]
Trafikaliro
Rekte ĉemueleje kondukas pretere la federacia ŝoseo B 90 (de Kaulsdorf-Hockeroda al Bad Lobenstein); ĉ. je 100 metroj supre de ĝi estas fervojlinio malfermita en 1907, Sormitztalbahn. Haltejo funkciis ĝis 2011. Ĝis 1945 eblis rekte vojaĝo ĝis Hof (Saale).[9] Bushaltejo bedaŭrinde ne ekzistas.
Referencoj
- ↑ Verkoj de Siddhartha Y Fongi kaj biografieto
- ↑ Informtabulo ĉe la eksa fervojhaltejo Zschachenmühle, 2007 okaze de la 100-a datreveno fervojliniinaŭguro
- ↑ Pri la historio de turingiaj fajrobrigadistaj lernejoj
- ↑ Ernst Pabst (surfote; la dua de maldekstre en la unua vico, sidante sur du seĝoj)
- ↑ Historio de la brigado gotaa
- ↑ Futbalkluboj de Distriktoligo de Gera 1952–1991. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2022-01-07.
- ↑ http://www.oshostadt.de/
- ↑ Plastikaĵoj el metalrubo de Mandir Karamol
- ↑ Tino Zippel; Thüringen streicht drei Bahnhalte; Ostthüringer Zeitung, 16.9.2011. Arkivita el la originalo je 2016-03-28. Alirita 2022-01-07.