Zsófia Csomay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de junio 1940 (83-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Péter Reimholz |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Zsófia Csomay [ĵOfia ĉomai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csomay Zsófia estas hungara arkitekto, arkitekto pri internaj spacoj. Ŝia edzo estas same arkiteko Péter Reimholz.
![](../I/Palah%C3%A1z.jpg.webp)
Zsófia Csomay[1] naskiĝis la 4-an de junio 1940 en Budapeŝto.
Biografio
Zsófia Csomay maturiĝis en gimnazio en Veszprém (urbo), poste ŝi akiris arkitekturan diplomon en Arta Altlernejo Moholy-Nagy en 1967. Ŝia plej grava instruisto estis Frigyes Pogány. Inter 1967-1985 ŝi laboris en ŝtata laborejo (tiam privataj ne ekzistis). Inter 1970-1972 ŝi studis en majstra kurso, ŝia ĉefinstruisto estis György Jánossy (arkitekto). Ekde 1985 ŝi laboras en arkitekta studio kaj instruas en la altlernejo. En 2009 ŝi vidviniĝis. Ŝi ricevis premiojn inter 1986-2017.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj
(ofte kiel kunarkitekto)
- drinkejo-amuzejo en Budapeŝto (1970, arkitekto pri internaj spacoj)
- hospitalo en Szombathely (1979, arkitekto pri internaj spacoj)
- biblioteko en Békéscsaba (1985, arkitekto, arkitekto pri internaj spacoj)
- lernejo en Budapeŝto (1995, arkitekto, arkitekto pri internaj spacoj)
- luterana preĝejo en Pásztó (2000, arkitekto, arkitekto pri internaj spacoj)
- oficejo en Budapeŝto (2002, vidu la foton!)
- loĝkolonio (290 loĝejoj) en Budapeŝto (2011)
Elektitaj disĉiploj
Fontoj
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre) Arkivigite je 2020-03-29 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.