Zrnovci | |||
---|---|---|---|
| |||
vilaĝo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 2305 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 318 (1991) [+] | ||
Loĝdenso | 81 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 51′ N, 22° 27′ O (mapo)41.85416666666722.444166666667Koordinatoj: 41° 51′ N, 22° 27′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 361 m [+] | ||
Areo | 28,5 km² (2 850 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Zrnovci [+] | |||
Zrnovci estas vilaĝo situanta en la Orienta Regiono de Norda Makedonio. Ĝi estas la administra centro de la Opština Zrnovci. En 2002 loĝis ĉi tie 2221 loĝantoj.
Loko, priskribo
La vilaĝo situas en la orienta parto de la komunumo Zrnovci. La areo estas longforma de nordo al sudo. Ĉe la norda rando de la vilaĝo fluas la rivero Bregalnica, en kiun de maldekstre fluas la rivero Zrnovska Reka. La alteco estas ĉirkaŭ 320 m norde, sed en la montoj Plačkovica sude ĝi atingas preskaŭ 1 500 m.
La regiona vojo R2334 pasas de la vilaĝo de la urbo Štip al la urbo Vinica. De tie, la vilaĝo turniĝas norden al R1309, kiu kondukas al la urbo Kočani.
Vilaĝaj instalaĵoj: en la vilaĝo estas bazlernejo, sancentro, poŝtejo, kinejo, somera ĝardeno, parko, interreta kafejo, restoracio, sportejo, preĝejo ktp.
Loĝantaro
Laŭ la censo de 2002 loĝis ĉi tie entute 2221 homoj.Ekzistis 2217 makedonoj kaj 4 aliaj.
Plejparto de la loĝantaro laboras en agrikulturo.
Referenco
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Зрновци en la makedona Vikipedio.
Statistikoj: http://www.stat.gov.mk/publikacii/knigaX.pdf
Pluaj fotoj
- Rivero Zrnovska Reka
- Vido de Zrnovec de la nordo
- Baza lernejo
- Zrnovci ene de la komunumo