Zorio | ||
---|---|---|
vd | ||
Dum | nekonata - nekonata/nuntempe | |
Zorio[1] (japane
Priskribo
La zorio estas sandalo kun nur plandumo kaj du rimenoj, kiuj kuniĝas inter la unuaj du piedfingroj.
Tradiciaj japanaj zorioj estas sandaloj plektitaj el rizo-pajlo. Hodiaŭ, tamen, zorioj kutime estas faritaj el gumo aŭ plasto.
Interalie, zorioj estas uzataj por iradi ĉirkaŭ basenoj, ĉar pro uzataj materialoj kaj malsimile al plejparto de la aliaj piedvestoj, ili ne damaĝiĝas pro longtempa enesto en akvo.
Historio
Zorioj devenas de Japanio, kie pajlaj zorioj estis portataj dum jarmiloj. La japanlingva nomo zōri konsistas el la ĉindevenaj morfemoj sō (japane
Post la Dua Mondmilito, dum kiu aliaj landoj batalis kontraŭ Japanio, la revenintaj Usonaj, Aŭstraliaj, kaj Nov-Zelandaj soldatoj popularigis zoriecajn sandalojn en siaj landoj.
La migrado de japanoj en Brazilon popularigis la zorion en Brazilo; la plej granda produktanto estas la brazila marko Havaianas, kiu ekde 1962 — laŭ propra deklaro — produktis pli ol 2,3 miliardojn da paroj.
Galerio
- Japanaj viraj zorioj
- Japanaj inaj plastaj zorioj
- Virina piedo kun zorio
- Tradiciaj rizpajlaj zorioj