Zoo de Melburno | ||||
---|---|---|---|---|
Melbourne Zoo | ||||
| ||||
bestoĝardeno | ||||
Estiĝo | 6-a de oktobro 1862 | |||
Lando | Aŭstralio vd | |||
Situo | City of Melbourne | |||
Adreso | Elliott Avenue, Parkville VIC 3052 | |||
Situo | ||||
Geografia situo | 37° 47′ 5″ S, 144° 57′ 8″ O (mapo)-37.784762144.952095Koordinatoj: 37° 47′ 5″ S, 144° 57′ 8″ O (mapo) | |||
| ||||
Retejo | https://www.zoo.org.au/melbourne | |||
La reĝa Zoo de Melburno – angle oficiale Royal Melbourne Zoological Gardens, kutime mallonge Melbourne Zoo – enhavas bestojn de pli ol 350 specioj el Aŭstralio kaj aliaj regionoj de la mondo. Fakuloj konsideras ĝin unu el la plej grandaj mondaj zooj. La bestoĝardeno situas 4 kilometrojn norde de la urbocentro de Melburno. Ĝi atingeblas fervoje pere de la stacio "Reĝa Parko", kaj ankaŭ per aparta biciklovojo estas ligita al la urbocentro.
Historio
La zoo de Melburno estas la plej aĝa zoologia ĝardeno de Aŭstralio kaj ekestis laŭ la modelo de la zoo de Londono. Dum la jaro 1862 la zoo malfermiĝis sur areo de 22 hektaroj kadre de la "Reĝa Parko" sur teritorio donacita de la urbo Melburno. Antaŭ tio, diversaj bestoj jam estis gastigataj en la botanikaj ĝardenoj de la urbo.
Origine la zoo aparte gravis por la alkutimiĝo de eŭropaj bestoj al la klimato de Aŭstralio kaj por ilia ripoziĝo post la longa ŝipa vojaĝo al la kontinento. Nur post la jaro 1870 ankaŭ pli ekzotaj bestoj estis akiritaj por publika prezento, kaj la ĝardenoj kaj piknikejoj estis evoluigitaj.
Vizitantoj povas vidi historiajn kaĝojn inkluzive de la domo por elefantoj, kiu deklariĝis nacia heredaĵo kaj kiu estis renovigita kaj adaptita por la gastigo de vizitantoj pagintaj por tranoktato en tendoj en la zoo kadre de la kampanjo "dormi inter bestaj muĝoj". Tiu kampanjo ebligas al la publiko vidi iujn el la nokte aktivaj bestoj de la zoo en gvidadoj de la bestogardistoj. Inter la plej famaj bestoj de la zoo estis la elefanto Queenie ("reĝinjo").
Zoologiaj ĝardenoj nuntempe ludas gravan rolon por la regiona konservo de bestospecioj en danĝero de formorto, por esploraj programoj, edukaj aktivecoj kaj internaciaj bredaj programoj por tiaj bestospecioj, kaj la zoo de Melburno ne estas escepto de tio.
La zoaj konstruaĵoj situas inter floraj ĝardenoj kaj piknikejoj. Multaj el la bestoj nun organiziĝas laŭ bioklimataj zonoj: La areo "afrika pluvarbaro" kune gastigas gorilojn, mandrilojn, nanajn hipopotamojn kaj papagojn, la areo "azia pluvarbaro" kune prezentas tigrojn kaj lutrojn, kaj la areo "aŭstralia praarbaro" kunvivigas koalojn, kanguruojn, emuojn, ekidnojn kaj la nazharajn vombatojn en danĝero de formorto. Aparte ŝatataj ankaŭ estas la domo de papilioj, la granda birdejo taŭga por flugado de la tie vivantaj birdoj, kaj la "pado de elefantoj".
La zoo inkluzivas larĝan edukan parkon por lernejoj kaj gastigas multajn lernejajn klasojn ĉiujare, kuraĝigante la lernejanojn engaĝiĝi pri la konservo de la bestospecia diverseco.
La "zoologia komitato de Viktorio" administras la zoon samkiel la kroman "malferman herbejan zoon Werribee" (Werribee Open Range Zoo), kiu prezentas herbomanĝajn bestojn kadre de malferma herbejaro, kaj la areon "Healesville Sanctuary" sur 175 hektaroj de praarbaro prezentanta la faŭnon de Aŭstralio.