Zoltán Szabadai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Szabadai Zoltán |
Naskiĝo | 11-an de januaro 1945 (79-jaraĝa) en Szeged |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitatea Babeș-Bolyai |
Okupo | |
Okupo | kemiisto |
Zoltán Szabadai [sabadai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabadai Zoltán estas hungara kemiisto, altlerneja instruisto.
Zoltán Szabadai[1] naskiĝis la 11-an de januaro 1945 en Szeged.
Biografio
Zoltán Szabadai maturiĝis en gimnazio en Timișoara en 1963, poste li akiris kemian diplomon en Universitatea Babeș-Bolyai en 1968. Post 3 jaroj li doktoriĝis en universitato de Timișoara. Inter 1968-1977 li laboris en akademia instituto en Timișoara, poste li esploris en la sama urbo en la medicina universitato, inter 1985-1990 li estis laboratoriestro pri nutraĵoj. En 1990 li ekinstruis en universitato kiel docento.
Elektitaj kontribuoj
- Az Absorbtion Spectra in the Ultraviolet and Visible Region (1973, kun aliaj)
- Orvostudományi laboratóriumi gyakorlati útmutató (1981)
- Bazele fizico-chimice ale metodelor de control analitic al medicamentelor. (2004–2005)
Fontoj
Referencoj
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-12-07. Alirita 2019-12-07.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.