Zoltán Schenker
Zoltán Schenker
Zoltán Schenker
Persona informo
Naskiĝo la  13-an de oktobro 1880(nun 1880-10-13)
en Hungario Püspökfürdő (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 25-an de aŭgusto 1966
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo skermanto oficiro

Zoltán Schenker [ŝenker], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schenker Zoltán estis hungara skermisto (rapiristo, sabristo), olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto, oficiro. En 1943 li prenis la patrinan familian nomon Ozoray [ozorai], sed li uzis ofte kuntirite ambaŭ nomojn (Schenker Ozoray).

Zoltán Schenker[1] naskiĝis la 13-an de oktobro 1880 en Püspökfürdő (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa parto de Sânmartin (Oradea) en Rumanio), li mortis la 25-an de aŭgusto 1966 en Budapeŝto.

Biografio

Zoltán Schenker frekventis gimnazion en Nagyvárad inter 1891–1898, tamen sen maturiĝo li akiris diplomon en armea akademio de Wiener Neustadt en 1901. Li estis oficiro en pluraj lokoj. En 1931 li emeritiĝis kiel kolonelo, krome li instruis en la hungara armea akademio inter 1920-1931. Li estis reaktivigita en 1941, poste ankaŭ dum la nazia erao. La paco atingis lin en nazia Germanio. Li hejmenvenis en 1948, poste lia emerita salajro estis forigita. Li vivtenis sin en Érd, dum li estis trejnisto. Li edziĝis dufoje pro vidviĝo.

Sporta kariero

Li skermis ekde 1905 en sportkluboj. Li estis hungara ĉampiono trifoje teame aŭ individue. Li estis olimpiano en Somera Olimpiko 1912 kaj Somera Olimpiko 1924 kun ora, arĝenta kaj bronza medaloj. En la pli fruaj Olimpikoj - kiel aŭstrohungara oficiro - li ne povis partopreni.

Liaj libroj

  • Tőrvívás (1955)
  • A modern magyar kardvívás (1958, ankaŭ germane (1961) kaj pole (1962))

Liaj artikoloj (elekto)

  • A kardvívás 100 éves fejlődése (1957)
  • A magyar vívósport tanítómesterei. 1. (1958)
  • Olasz vívómesterek Magyarországon. Santelli Italo. (1958)
  • Gerentsér László (1959)
  • Tóth Ferenc (1961)

Memorigiloj

  • memortabulo en Érd (2019)

Vidu ankaŭ

Fontoj

Referencoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.