Zoltán Kocsis | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Kocsis Zoltán Ottó |
Naskiĝo | 30-an de majo 1952 en Budapeŝto |
Morto | 6-an de novembro 2016 (64-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Familio | |
Edz(in)o | Adrienne Hauser • Erika Tóth |
Infano | Krisztián Kocsis |
Okupo | |
Okupo | pianisto • dirigento • komponisto • muzikinstruisto • pianisto |
Zoltán KOCSIS [koĉiŝ], hungare Kocsis Zoltán estis hungara pianisto kaj dirigento.
Li naskiĝis en Budapeŝto, en la 30-a de majo 1952, li mortis en Budapeŝto, en la 6-a de novembro 2016.
Vivo
Li jam frue ludis en piano kaj li frekventis muzikajn lernejojn, fine li studis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. En 1970 li furore gajnis ĉefpremion de Hungara Radio. Post 3 jaroj li ricevis premion pri Liszt Ferenc. Li ludis en la tuta mondo, ekzemple kun Royal Philharmonic Orchestra. Liaj dirigentoj estis Claudio Abbado, Christoph von Dohnányi, János Ferencsik kaj aliaj. En 1983 li estis unu el la fondintoj de nova simfonia orkestro kaj li pli ofte dirigentas. Ekde 1987 li ankaŭ komponas. En 2005 li jam dufoje ricevis premion Kossuth, se ne paroli pri la aliaj premioj. En 2010 en Palaco de Artoj estis prezentita opero, kies 3-an akton Kocsis komponis.
Elektitaj disĉiploj
Literaturo
88 notes pour piano solo, Jean-Pierre Thiollet, Neva Ed., 2015, p. 52. ISBN 978 2 3505 5192