Zoltán Gábos
Persona informo
Naskiĝo 24-an de oktobro 1924 (1924-10-24)
en Huedin
Morto 9-an de aprilo 2018 (2018-04-09) (93-jaraĝa)
en Kluĵo
Lingvoj rumana
Ŝtataneco Rumanio
Alma mater Reformed College in Cluj-Napoca Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto Universitato Bolyai de Kluĵo
Okupo
Okupo fizikisto lerneja majstro

GÁBOS Zoltán (ga:boŝ) estas rumanuja hungara fizikisto, ekstera ano de Hungara Scienca Akademio. Li naskiĝis en Huedin la 24-an de oktobro 1924.

Biografio

La mezlernejon Zoltán Gábos finis en la reformita kolegio de Koloĵvaro (1943), kaj li akiris diplomon de instruisto pri matematiko -fiziko en Universitato Bolyai de Kluĵo (1947). En 1949 li doktoriĝis kiel disĉiplo de Imre Fényes per disertacio Pri la formalaj principoj de mekaniko. Ekde 1962 li estis universitata profesoro en la Universitato Babeş–Bolyai, dum dek jaroj li estis dekano de fakultato de matematiko-fiziko (1966–76). Li aperigis sciencajn laborojn en rumana, hungara, germana, angla kaj rusa lingvoj en enlandaj kaj eksterlandaj revuoj (Revue Roumaine de Physique, Revue d'Optique, Il Nuovo Cimento, Acta Physica Polonica, Optikai Spektroszkópia). En tiuj li priokupiĝis la problemojn de teoria fiziko, ĝenerala teorio de relativeco, teorio pri kvantomo. Ekde 1967 li estis redakciano de serio Physica de Studia Universitatis "Babeş–Bolyai". En hungara lingvo li publikigis studojn en Matematikai és Fizikai Lapok kaj Korunk. Li estis kunulredaktoro de Fizikai kislexikon (1976).

Premioj

  • 2005 - premio Arany János de MTA.

Volumoj

  • A kémiai termodinamika alapjai (Kv. 1957);
  • Termodinamica fenomenologică (1959);
  • Fundamentele mecanicii (kunulredaktoroj: D. Mangeron, I. Stan, 1962);
  • Termodinamica şi fizica statistică (kunulredaktoro Oliviu Gherman, 1964);
  • Curs de termodinamică şi fizica statistică (Kv. 1981);
  • Az elméleti fizika alapjai (Kv. 1982).
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.