Zoltán Ferencz | |
---|---|
Foto: László Horváth | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de januaro 1980 (44-jaraĝa) en Gheorgheni |
Lingvoj | hungara • rumana • angla |
Ŝtataneco | Rumanio |
Alma mater | Okcidenta Universitato de Timișoara |
Okupo | |
Okupo | grafikisto |
Zoltán FERENCZ [ferenc] estas rumania hungara grafikisto. Li naskiĝis en Gheorgheni la 27-an de januaro 1980. Li vivas en Lăzarea.
Biografio
Zoltán Ferencz komence pristudis skulptoarton en Muzika kaj Arta Liceo Nagy István de Miercurea Ciuc, poste li studis en artaj altlernejoj de Temeŝvaro (1998 – 2003), de Budapeŝto (2001 – 2002) kaj de Kluĵo (2004 – 2005).
Libroj ilustraciitaj
- 2000 – Adriana Munteanu: Acorduri intrerupte (Brumar-Timisoara);
- 2002 – Szórvány szöveggyűjtemény (Csángó Oktatási Program);
- 2006 – Dante: Isteni színjáték (privateldonaĵo);
- 2009 – Karakas Zoltán: Tudós dudás (Budapest);
- 2012 – Rafi Lajos: Az élet számlája (Mark House, Gyergyószentmiklós).
Fonto
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.