Zoltán Farkas (kritikisto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Farkas Zoltán András József Károly |
Naskiĝo | la 21-an de julio 1880 en Hungara reĝlando Aŭstrio-Hungario Aranyosmarót |
Morto | la 28-an de marto 1969 en Hungario Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | arthistoriisto • literaturhistoriisto • literaturkritikisto • kritikisto • tradukisto • oficisto |
Zoltán Farkas [farkaŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Farkas Zoltán András József Károly [andrAŝ jOĵef kAroj] estis hungara kritikisto, arthistoriisto, literaturhistoriisto, tradukisto, oficisto. Lia nobela antaŭnomo estis draskóczi [draŝkOci], lia pseŭdonimo estis F. Z.
Zoltán Farkas[1] naskiĝis la 21-an de julio 1880 en Aranyosmarót (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Zlaté Moravce en Slovakio), li mortis la 28-an de marto 1969 en Budapeŝto.
Biografio
Zoltán Farkas akiris diplomon en Reĝa Scienca Universitato de Budapeŝto en 1912. Post la diplomo li estis ŝtata oficisto ĝis 1919, sed liaj kritikoj aperis jam ekde 1910 precipe en Vasárnapi Ujság. Inter 1930–1944 li verkis en Nyugat. Li kandidatiĝis en 1960 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis 3 premiojn inter 1929-1965.
Elektitaj kontribuoj
- Bajza József élete és művei (1912)
- A biedermeier (Budapest, 1914)
- Medgyessy Ferenc (1934)
- Magyar festők (1941, france: 1944)
- Munkácsy Mihály (1941, 1943)
- Paál László (1954)
- A romantika festészete és szobrászata (1959)
- Egry József (1959, 1969)
- Degas (Budapest, 1967)
- Rodin (Budapest, 1972)
Fontoj
Referencoj
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM53576;jsessionid=0EC4A7022E14D52F2691DC30A108B8BD hungarlingva datenaro de muzeo