Zlatý chlum | |
germane: Goldkoppe | |
monto | |
Zlatý chlum | |
Oficiala nomo: Zlatý chlum | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Olomouc |
Distrikto | Distrikto Jeseník |
Historiaj regionoj | Silezio, Sudetio |
Montaro | Zlatohorská vrchovina |
Situo | Zlatý chlum |
- alteco | 891 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 14′ 11″ N 17° 14′ 22″ O / 50.23639 °N, 17.23944 °O (mapo) |
Geologia konsisto | skisto |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Zlatý chlum | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Zlatý chlum, ofte ankaŭ skribata kiel Zlatý Chlum (germane Goldkoppe; 891 m s. m.) estas montopinto en Ĉeĥio situanta en Zlatohorská vrchovina proksimume 2,5 km sudoriente de la distrikta urbo Jeseník. Ofte indikata alteco 875 m rilatas al nivellinio apud belvedero. Sed la propra pinto de la monto troviĝas de la belvedero proksimume 200 m sudoriente kaj laŭ Baza mapo 1:10000 ĝi atingas 891,1 m s. m.
Proksime de la pinto troviĝas la belvedero, malfermita en la jaro 1899 kun belvidoj al Jeseníky kaj ĝis Pollando. Preter Zlatý chlum kondukas Minista lerniga pado.
La pinto de la monto kaj la norda duono inkluzive de la belvedero katastre apartenas al municipo Česká Ves, la suda parto falas sub municipo Mikulovice, la okcidenta flanko preter Turisma fonto poste al urbo Jeseník.