dekstra Zipofulmofermilo estas vesta fermilo, konsistanta el du rubandoj provizitaj per vico da metalaj dentoj kaj endentiĝantaj aŭ malendentiĝantaj unu en la alian per la interŝovo de movpeco (PIV).

Nun la dentoj estas produktataj ankaŭ el plasto.

Zipo ebligas komfortan kaj rapidan fermon de fermeblaj vestopartoj, kie oni tradicie uzis butonojn. Sed problemo ekestas, kiam iu el la dentoj elrompiĝas kaj la zipon ne eblas fermi aŭ malfermi (malagrabla ĉefe ĉe pantalonfendo).

Origino: En la Monda Foiro "Kolumbia Ekspozicio", okazinta en Ĉikago, (Usono), en 1893, Whitcomb L. Judson prezentis unuafoje sistemon por fermo, konsistanta el du ĉenoj de agrafoj kiuj unuiĝis kiam oni tiris movpecon. Poste tiu sistemo estis plure modifita: en Usono fare de la svedo Gideon Sundback kaj en Eŭropo fare de la danino Catharina Kuhn-Moss.

Vidu ankaŭ

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.