Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sitterdorf (stacidomo).
Zihlschlacht-Sitterdorf
Blazono de Zihlschlacht-Sitterdorf
Blazono de Zihlschlacht-Sitterdorf
Blazono de Zihlschlacht
Reformita preĝejo de Zihlschlacht
Reformita preĝejo de Zihlschlacht
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
DistriktoWeinfelden
Koordinatoj 47° 31′ 0″ N  16′ 0″ O / 47.51667 °N, 9.26667 °O / 47.51667; 9.26667 (mapo)Koordinatoj: 47° 31′ 0″ N  16′ 0″ O / 47.51667 °N, 9.26667 °O / 47.51667; 9.26667 (mapo)
Nombro de loĝantoj2029
Areo12,2 km²
Alteco527 m super marnivelo
Poŝtkodo8588
Komunumkodo4511
Mapo de Zihlschlacht-Sitterdorf
Mapo de Zihlschlacht-Sitterdorf
Mapo de Zihlschlacht-Sitterdorf

Pri la komunumo

Zihlschlacht-Sitterdorf estas komunumo de la distrikto Weinfelden (ĝis la 31-a de decembro 2010 de la distrikto Bischofszell) en Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 2029 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio

Zihlschlacht-Sitterdorf situas en monteta regiono norde de la rivero Sitter inter Sankt-Galo kaj Weinfelden. La komunumo konsistas el la municipoj Zihlschlacht kaj Sitterdorf, krome al la komunumo apartenas la vilaĝetoj kaj setlejoj Blidegg, Degenau, Lütschwil, Riet kaj Wiile. La teritorio de la setlejoj Blidegg kaj Degenau formas kvazaŭ eksklavon ĉe la norda bordo de Sitter oriente de la komunumo, kiu nur en unu punkto ĉe la bordo de Sitter tuŝas la ceteran komunuman teritorion.

Najbaraj komunumoj

Zihlschlacht-Sitterdorf limas en nordo al la komunumoj Erlen kaj Amriswil, en oriento al Muolen (Kantono Sankt-Galo), en sudo al Hauptwil-Gottshaus kaj Bischofszell, kaj en okcidento al Hohentannen.

Trafiko

La stacidomo de Sitterdof situas ĉe la trajnlinio de Sankt-Galo al Weinfelden, kiu estas servita de la regiona trajnlinio S5 de la fervoja kompanio THURBO AG. En Sitterdorf ekzistas aerodromo kun IATA-Kodo LSZV.

Historio

La unua dokumenta mencio de Sitterdorf datiĝas el la jaro 787 post Kristo kiel Sidruna. La nuntempa komunumo Zihlschlacht-Sitterdorf estis kreita je la 1-a de januaro 1997 per la kunigo de la du antaŭaj municipkomunumoj Zihlschlacht kaj Sitterdorf. La municipo Schocherswil, kiu ĝis 1997 apartenis al Sitterdorf estis tiam aligita al Amriswil.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Bildoj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.