Zigosporo estas la seksa parto de fungoj, klamidosporo, kiu estiĝis per nuklea kunfandiĝo de haploidaj hifoj. Zigosporo estas ĝenerale dormanta, ripoz-stata, dikmura kaj ĝi vekiĝas, se la ĉirkaŭaĵo estas konvena. Tiam el la zigosporo evoluas sporangio, kiu entenas sporojn. La fungoj, kiuj produktas zigosporojn nomiĝas zigomicetoj (ekz. panŝimoj) aŭ senflagelaj algoj.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- difino de zigosporo Arkivigite je 2005-04-09 per la retarkivo Wayback Machine
- pliaj detaloj Arkivigite je 2006-04-11 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.