Tiu ĉi artikolo temas pri moravia nobela familio. Pri alia, bohemia nobela familio temas artikolo Žerotínové (Bohemio).
Zierotin
Dinastio
nobela familio
vd Fonto: Vikidatumoj

Zierotin (ĉeĥe Žerotínové, esperantigite: Ĵerotinoj, antaŭe en malnovĉeĥa lingvo ankaŭ Zierotinové) estis moravia nobela familio kun pli posta bohemia branĉo.

La plej signifaj anoj de la familio

  • Karel pli aĝa ze Žerotína (1564–1636)
  • Ladislav Velen ze Žerotína (1579–1638). Ambaŭ efikis aktive en partio de nobelaro en tempo de nobelara ribelo. Ladislav Velen junaĝe travojaĝis la tutan Eŭropon; li studis en Bazelo. Li vivis plenvive de renesanca nobelo-kavaliro, dum kio religiaj kaj politikaj problemoj preterpasis lin. Tiutempe li proprumis Moravská Třebová kaj la urbo eĉ kun la kastelo fariĝis en 16-a kaj la 17-a jarcentŝanĝo centro de klereco. Li ĉirkaŭis ĉi tie de kuracistoj, astronomoj, natursciencistoj, alkemiistoj ka. Sed en la tempo de ribelo li stariĝis frunte de rezistmovado de moraviaj nobelaroj kaj li estis elektita landa hetmano. Post malvenkita Batalo sur Blanka monto li foriris en Hungaran reĝlandon kaj li apartenis al ĉefaj reprezentantoj de la bohemia elmigrado.
  • Bartoloměj ze Žerotína (†1644), filo de Ladislav Velen ze Žerotína. Lia edzino estis Marie Kateřina (23-an de februaro 1621 - 1664), duonfratino el la unua geedzeco de duonpatrino Anna Maximiliana el Oppersdorff (1587, Kosel, Germanio – 1657, Elblag, Varmia-Mazuria provinco, Pollando). Li havis kvar infanojn: Zuzana Kateřina, Jan, Benign Maxmilian kaj Václav.
  • Bernard ze Zierotina (†1665) posedanto de nobelara senjorujo Falkenberg en Silezio
  • Angela Sibylla z Galle, naskiĝinta Žerotínová (†1695) ŝi subtenis inkvizician tribunalon de Jindřich František Boblig z Edelstadtu dum sorĉistinaj procesoj en senjorujo Velké Losiny.
  • František Ludvík ze Zierotina (†1731) posedanto de nobelara senjorujo Falkenberg en Silezio. Fondinto de ordeno de triunuana monaĥejo en Zašová ĉe Valašské Meziříčí kaj kreinto de fama baroka alikonstruo de kastelo en Valašské Meziříčí.
  • Jan Jáchym ze Žerotína (1667–1716) - vera imperiestra ĉambelano
  • Jan Ludvík ze Žerotína (1691–1761)
  • Jan Karel ze Žerotína (1719–1776) estis directeur des spectacles de prusia reĝo Frederiko la 2-a kaj amiko de Johann Sebastian Bach
Karel pli aĝa ze Žerotína
  • František Josef ze Žerotína (1772–1845) estis signifa moravia ekonomia faranto kaj prezidanto de Ekonomia kompanio moravia kaj silezia
  • Karel Emanuel ze Žerotína (1850–1934) estis en la jaroj 1900 ĝis 1906 moravia victenanto kaj poste hereda membro de Senjora asembleo
  • Karel Mornstein-Zierotin (*1939) - nuntempa kapo de la familio

Sidejoj kaj senjorujoj

Pase de la historio apartenis al ili krom aliaj la senjorujoj:

Fotoj de sidejoj de Žerotinoj

Eksteraj ligiloj

Logo Wikimedia Commons Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Zierotin en Vikimedia Komunejo

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.