Zierenberg | |||||||
| |||||||
urbeto • feriurbo • urba komunumo de Germanio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||
Administrado | |||||||
Federacia lando | Hesio | ||||||
Distriktaro | Distriktaro Kaselo | ||||||
Distrikto | Distrikto Kassel | ||||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||||
Telefona antaŭkodo | 05606 | ||||||
Poŝtkodo | 34289 | ||||||
Aŭtomobila kodo | KS | ||||||
Oficiala Municipokodo | 06633029 | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Jürgen Pfütze | ||||||
Adreso de la administrejo | Poststr. 20 | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 6604 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 51° 22′ N, 9° 18′ O (mapo)51.3666666666679.3Koordinatoj: 51° 22′ N, 9° 18′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 309 m | ||||||
Areo | 86,53 km² | ||||||
Oficiala retejo | https://www.stadt-zierenberg.de/ | ||||||
Zierenberg - prononco [CI:renberk] - estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Kassel de la federacia lando Hesio, kaj apartenas al la distriktaro Kaselo, la norda triono de la federacia lando. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 6604 loĝantojn. Zierenberg havas areon de 86,55 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 76 loĝantoj/km².
Partneraj urboj
- Damvillers proksime de Verdun en Francio,
- Gattatico en la Pada Ebenaĵo inter Reggio Emilia kaj Parma en Italio kaj
- Ichtershausen en Turingio (Germanio).
Esperanto en Zierenberg
Inter la 27-a de decembro 1973 kaj la 3-a de januaro 1974 la 17-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en Zierenberg kaj pritraktis la temon "Realeco kaj utopio". Aparte de tio, Zierenberg "movade" estas en la sfero de la pli granda proksima urbo Kassel.
Trafiko
En la suda parto de la komunumo situas la germana aŭtovojo A44, kiu okcidente gvidas al Dortmund, la Ruhr-regiono kaj plu ĝis la limo inter Germanio kaj Belgio, kaj oriente plugvidas ĝis oriente de Kaselo, kie nur mankas kelkaj kilometroj ĝis la urbo Eisenach. Ĉe Kaselo ankaŭ konektiĝas la nord-suda germana aŭtovojo A7, kiu norde ligas al Hamburgo, Flensburg kaj Danio, kaj sude al Aalen, Füssen kaj Aŭstrio. Krome en Kaselo ankaŭ estas ICE-rapidtrajna stacidomo, kie same nord-sudaj konektoj ligas al Hanovro kaj Hamburgo norde kaj al Frankfurto ĉe Majno sudokcidente aŭ al Nurenbergo sudoriente.
Eksteraj ligiloj
|