Zhao Jianping | |
---|---|
Persona informo | |
Lingvoj | Esperanto • ĉina |
Okupo | |
Okupo | radiofonisto • lingvisto |
Zhao Jianping (ĉine tradicie 趙建平, pinjine Zhàojiànpíng), profesoro kaj ĉefparolisto de Ĉina Radio Internacia, studis la anglan lingvistikon kaj literaturon en Orient-Ĉinia Normala Universitato en Ŝanhajo kaj eklaboris por la Esperanto-Sekcio de Ĉina Radio Internacia en 1985.
Li eldonis plurajn kompaktdiskojn kaj vidbendojn en Esperanto, kiaj Ĉarma Pekino, Ĉinaj Turismaj Urboj, Idiomaĵaj Rakontoj, Qufu - la Hejmloko de Konfuceo, Mondaj Heredaĵoj en Ĉinio, Longa Rivero kaj Fabeloj de Andersen. Li estas membro de la Konsilio de Ĉina Asocio de Tradukistoj kaj gajninto de la premio "Ora Mikrofono", la plej alta honoro por parolistoj en Ĉinio.
Eksteraj ligiloj
- biografio pri li kun foto en la retejo de Ĉina Radio Internacia (esperante)
- Unua Kongreso Esperantista Boulogne sur Mer (1905). Oficiala parolado de L. L. Zamenhof ĉe la festeno. Per la voĉo de Zhao Jianping. (esperante)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.