Zenodoto | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | en Efezo |
Morto | 2-an de januaro 2000 |
Lingvoj | antikva greka |
Okupo | |
Okupo | bibliotekisto • verkisto • poeto • epigramisto • Hofmeister • redaktisto • gramatikisto |
Zenodoto (antikve-greke Ζηνόδοτος, Zēnódotos; naskiĝis ĉirkaŭ -325; mortis en -260) estis helena filologo kaj klerulo el Efezo.
En -284 li iĝis unua estro de la granda Biblioteko de Aleksandrio.
Sub lia estreco ekis la eldono de grekaj epoj kaj liriko. Li ankaŭ publikigis vortaro pri Homero kaj provis rekonstrui la originalan tekston de la Iliado kaj Odiseado per kolekto de malnovaj manuskriptoj kaj propraj modifoj. Li tiel kreis subpartigon de la du verkoj en po 24 kantoj, kiuj estas konservitaj ĝis nun.
Zenodoto laboris ankaŭ pri revizioj de la verkoj de la grekaj poetoj Heziodo, Pindaro kaj Anakreo. Li estis la inventinto de la tekstokritiko.
Eksteraj ligiloj
- Enciklopedio 1911 Britannica, eldono V28, paĝo 973 (angle) Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.