Zelena akcija | ||
---|---|---|
ne-registara organizaĵo | ||
Komenco | 1990 vd | |
Lando(j) | Kroatio vd | |
Agareo | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Verda agado (kroate Zelena akcija) estas ekologiisma organizo kun sidejo en Zagrebo, Kroatio, kaj la landa membro de La Teramikoj. Bazita sur aktivula grupo de dektri membroj apogitaj de pli granda nombro de volontuloj, la organizo funkcias pri aferoj rilataj al biodiverseco, energio, klimata ŝanĝo, trinkakvo, modifitaj organismoj, transporto, urboplanado kaj rubo. Zelena akcija estis fondita en 1990.[1]
Zelena akcija estas parto de la 30 landaj organizoj kiuj reprezentas "Teramikoj de Eŭropo" kaj unuiĝas je tuteŭropa nivelo.
Vidu ankaŭ
Notoj
- ↑ "About us". zelena-akcija.hr. Alirita la 13an de oktobro 2019.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.