Zbrojníky, hungare Kétfegyvernek [kEtfedjvernek] estas malgranda unuigita vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
Zbrojníky | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo de Slovakio | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Nitra | ||
Distrikto | Levice | ||
Poŝtkodo | 935 55 | ||
Aŭtokodo | LV | ||
Telefonkodo | ++421-36-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 510 (en 2 007) | ||
Loĝdenso | 30 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°06′48″N 18°42′00″O / 48.11333°N, 18.7°O (mapo) Koordinatoj: 48°06′48″N 18°42′00″O / 48.11333°N, 18.7°O (mapo) | ||
Alto | 177 m s.m. | ||
Areo | 16 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Zbrojníky [+] | |||
Situo
Zbrojníky situas laŭ flankovojoj. Levice troviĝas je 15 km-oj.
Historio
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. La vilaĝo naskiĝis en tiu formo en 1944. Tiam 2 vilaĝoj menciitaj sube unuiĝis. Pli frue en 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Alsófegyvernek 434, en Felsőfegyvernek 407 homoj, (en ambaŭ plejparte hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumoj apartenis al Hungara reĝlando, al Hont, al distrikto de Vámosmikola, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko. Inter 1938-1945 la ĝemelvilaĝoj rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Ekde 1993 Zbrojníky apartenas al Slovakio. En 2001 vivis tie 514 homoj, (348 slovakoj kaj 165 hungaroj). En Zbrojníky uzino pri viandaĵoj funkcias.
Alsófegyvernek (=Suba Fegyvernek)
La unua nebula mencio okazis pri la vilaĝo en 1461, poste tutcerte en 1503 laŭ latina formo "Fegyvernek Minor". En 1828 loĝis tie 446 vilaĝanoj en 74 domoj.
Felsőfegyvernek (=Supra Fegyvernek)
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1303 laŭ tiama komuna formo "Fegyuernek". La aparta nomo "Felswfeguernek" aperis en 1461, la latina formo "Fedwernek Maior" en 1503. En 1715 oni komputis tie nur 4 domojn kaj nobeldomon. En 1828 loĝis tie 325 vilaĝanoj en 54 domoj.
Vidindaĵoj
Famuloj
En la iama Fegyvernek naskiĝis hungara teatrestro Lajos Evva.
Eksteraj ligiloj
Fontoj
- Hungara Vikipedio