Zbigniew Ziobro | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de aŭgusto 1970 (53-jaraĝa) en Krakovo |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Alma mater | Jagelona Universitato |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Patrycja Kotecka |
Infanoj | 2 |
Okupo | |
Okupo | politikisto • juristo • advokato |
TTT | |
Retejo | http://www.zbigniewziobro.pl |
Zbigniew Tadeusz Ziobro (naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1970 en Krakovo) estas pola politikisto, laŭ edukiteco juristo, ĝenerala akuzisto.
En la jaroj 2005–2007 ministro pri justeco kaj ĝenerala akuzisto en registaroj de Kazimierz Marcinkiewicz kaj Jarosław Kaczyński, de 2015 ministro pri justeco en registaroj de Beata Szydło kaj Mateusz Morawiecki, de 2016 denove ĝenerala akuzisto. Parlamentano al Pola Sejmo de la 4-a ĝis 6-a kadencoj kaj la 8-a, eŭrodeputito de la 7-a kadenco, kunkreinto kaj prezidanto de Solidara Pollando.
Vivo
Edukiteco kaj profesia laboro
En 1994 finis studojn ĉe Fakultato de Juro kaj Administrado de Jagelona Universitato. Post studoj praktikis jurisprudencon en Provinca Akuzistejo de Katowice. En 1997 ekzameniĝis pri akuzarto, tamen ne eklaboris ĉi-kampe. En la jaroj 1998-2000 laboris en Ĝenerala Dogana Inspektorejo. Poste estis konsilisto de ministro pri internaj aferoj Marek Biernacki.
En la dua duono de la 90-aj jaroj publikigis kekajn artikolojn pri puna juro, i.a. en "Rzeczpospolita". En 1999 kune kun Witold Gadowski fondis en Krakovo Asocion Katono kaj kreis Helpo-Centron al Viktimoj de Krimoj.
Privata vivo
Filo de Jerzy kaj Krystyna el domo Kornicka. Infanaĝon kaj lernotempon pasigis en Krynica-Zdrój. La patrino estis dentistino, la patro kuracisto kaj direktoro de sanatorio. Ĝis 1990 apartenis al Pola Unuiĝinta Laborista Partio, kaj de 1980 ankaŭ al Solidareco. Nepo de Ryszard Kornicki, oficiro de Pola Enlanda Armeo kaj soldato de Libero kaj Sendependo). Edziĝinta al ĵurnalistino Patrycja Kotecka. Havas du filojn kaj fraton Witold.
Bibliografio
Eksteraj ligiloj
- Profil na stronie Parlamentu Europejskiego ĉefaspekto en la paĝo de Eŭropa Parlamento
- Strona sejmowa posła VI kadencji Sejma paĝo de la parlamentano