Zbigniew Preisner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Zbigniew Kowalski |
Aliaj nomoj | Van den Budenmayer |
Naskiĝo | 20-an de majo 1955 (68-jaraĝa) en Bielsko-Biała, Pollando |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Alma mater | Jagelona Universitato |
Okupo | |
Okupo | filmkomponisto • komponisto • muzikisto |
TTT | |
Retejo | http://www.preisner.com |
Zbigniew PREISNER (Pola prononoco: [ˈzbiɡɲɛf ˈprajsnɛr]; naskita la 20an de Majo 1955 kiel Zbigniew Antoni Kowalski)[1] estas pola komponisto de filmomuziko, plej bone konata pro sia laboro kun kinreĝisoro Krzysztof Kieślowski. Li ricevis la premiojn de la Ora Medalo por Merito al la Kulturo – Gloria Artis, same kiel la Kavalira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta. Li estas membro de la Franca Kinakademio.[2]
Li studis historion kaj filozofion en Krakovo, kaj kvankam ne ricevis formalan instruadon pri muziko li memlernis kopiante muzikon el diskoj. Paganini kaj Jean Sibelius estis agnoskitaj influoj. Krom lia laboro por filmoj de la serio Tri koloroj de Krzysztof Kieślowski, li estis dungita de la produktoro Francis Ford Coppola por verki la muzikon de La sekreta ĝardeno, reĝisorita de la pola reĝisoro Agnieszka Holland. Kaj li laboris ankaŭ por Élisa de Jean Becker.
Notoj
- ↑ ":: Muzyka :: RMF FM". www.rmf.fm.
- ↑ "Zbigniew Preisner - Biography". Alirita la 12an de Februaro 2022.
Eksteraj ligiloj
- Zbigniew Preisner, oficiala retejo
- Reprezenta kompanio de Zbigniew Preisner en Grekio kaj Kipro
- Intervjuo kun Preisner kun reĝisoro Edoardo Ponti.
- Zbigniew Preisner ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- Televida Intervnjuo kun Preisner Arkivigite je 2016-03-08 per la retarkivo Wayback Machine el C Music TV.
- Preisner İnfo el musicolog.com.